Aldoni tradukojn al ReVo:

ŝelak/o Z

ŝelako

serĉi 'ŝelako'
[sxelak.0o]
TEK Rezina substanco, produktita el ekskremento de lakaj koĉedoj (Kerria lacca) sur branĉoj, uzata i.a. por protekti surfacojn de sondiskoj, muzikiloj, frandaĵoj: sigelvakso estas miksaĵo el kolofono kun terebinta oleo, ŝelako, kolorigaĵoj [1]; ŝelako estis uzita ekde 1895 kiel bazmaterialo por sondiskoj [2]; por malhelpi galvanan korodon inter la kuprohaŭto kaj la fera subtenstrukturo, Eiffel izolis la haŭton per asbesto impregnita el ŝelako [3].
angle:
shellac
beloruse:
шэлак
bulgare:
шеллак
ĉine:
虫胶 [chóngjiāo], 蟲膠 [chóngjiāo]
france:
gomme-laque, shellac
germane:
Schellack
hungare:
sellak, lakkgumi, lakkmézga
itale:
gommalacca
japane:
シェラック, セラック
katalune:
goma laca
nederlande:
schellak
pole:
szelak
portugale:
goma-laca
ruse:
шеллак
ukraine:
шелак

administraj notoj