(tr)
(malofte)
- [sukced.0i.sekvi]
-
Sekvi post iu,
surprenante ties oficon, postenon, rangon,
regadon:
la 1-an de decembro, 1997, li
(Mohamed el Baradei)
sukcedis la svedon Hans Blix
kaj enoficiĝis kiel ĝenerala direktoro de IAEA
[1].
posteulo
Rim.:
Anstataŭ riski nekomprenon, oni simple povas precizigi la kutiman verbon „sekvi“:
Johano Paŭlo la 2-a sekvis la 1-an sur la sankta seĝo (en sia ofico; ofice a.s.);
caro Petro la Granda sekvis post Ivano la 5-a sur la trono.
[Wolfram Diestel]