Aldoni tradukojn al ReVo:

2strategi/o

strategio

serĉi 'strategio'
[strate.0o]
1.
[strate.0o.MIL]
MIL Arto prepari planon de milito kaj plej bone kombini la movojn de armeo por konduki ĝin al renkonto kun la malamiko: la planantoj de la milita strategio uzis jam ofte elprovitan metodon: unue ili sendis al tiu regiono el Serbio la plej sovaĝajn speciale organizitajn unuojn de ekstremistoj […] [1]. PRT:taktiko, operaco, manovro
2.
[strate.0o.FIG]
(figure) Arto lerte kombini rimedojn por trafi iun celon: ekonomia strategio [2]; celo de kresko-strategio estas antaŭ ĉio krei laboreblecojn, sed samgrave estas altiri pliajn investantojn [3]; Microsoft nun profitas de la cirkonstancoj por prepari ŝanĝon de sia strategio [4]; tamen ĉiu nova informo povas influi preventan aŭ resanigan strategion [5]; Teodoro uzas ŝercan strategion kun la snoboj, kies elcentaĵo da germanaj vortoj en unu frazo tro altas [6].
1. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
2. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11
3. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
4. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
5. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997/07, p. 14
6. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
angle:
strategy
beloruse:
стратэгія
bulgare:
стратегия
ĉeĥe:
strategie
ĉine:
方策 [fāngcè], 战略 [zhànlu:è], 戰略 [zhànlu:è], 战法 [zhànfǎ], 戰法 [zhànfǎ]
france:
stratégie
germane:
Strategie
hispane:
estrategia
hungare:
hadászat, stratégia
itale:
strategia
japane:
戦略 [せんりゃく], 策略 [さくりゃく], 計略 [けいりゃく], 方策 [ほうさく]
nederlande:
strategie
pole:
strategia
portugale:
estratégia
ruse:
стратегия
slovake:
stratégia
ukraine:
стратегія

strategiisto

serĉi 'strategiisto'
[strate.0isto]
1.
[strate.0isto.MIL]
MIL Fakulo pri strategio: pri tiu tekniko la jugoslavaj militstrategiistoj estis ege kapablaj [7]; la strategiistoj de NATO malĝuste antaŭvidis la trapason de la operacoj[8].
2.
[strate.0isto.FIG]
(figure) ĉiu firmao laŭ la propraj strategiistoj rapide lernas de la konkurenco [9].
7. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
8. Jiři Patera: Fatala fiasko, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 4a
9. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, 2012
angle:
strategist
beloruse:
стратэг
bulgare:
стратег
ĉeĥe:
strategos, stratég
ĉine:
策士 [cèshì]
france:
stratège
germane:
Stratege
hungare:
stratéga
itale:
stratega
pole:
strateg
ruse:
стратег
slovake:
stratég
ukraine:
стратег

administraj notoj