*sterk/o UV *sterko serĉi 'sterko' [sterk.0o] [sterk.0o.AGR] Ĝenerala nomo de ĉiuj produktaĵoj, organikaj aŭ mineralaj, uzataj por plibonigi la kulturgrundojn; tradicie, ekskrementoj miksitaj kun pajlo: sterko de kolomboj (kp guano) [1]; pajlo estas dispremata en sterka koto [2]; kiam la akvoj malaperas, […] restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn [3]; kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn [4]; (figure) vi estas neniaĵo, sterko, ekskremento [5]! kiom kostas […] artefarita sterko [6]? humo, kompoŝto, marno, mulĉo 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 6:252. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 25:103. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:225. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 7. La nesolvebla problemo.6. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj angle: manure, fertilizer beloruse: гной, кампост, памёт, угнаеньне bulgare: тор ĉeĥe: hnůj, mrva ĉine: 肥料 [féiliào], 粪 [fèn], 糞 [fèn] france: engrais, fumier germane: Dünger, Dung, Mist hispane: abono, fertilizante hungare: trágya japane: 肥料 [ひりょう], 肥やし [こやし] katalune: fem, adob kekĉie: ab̕oon nederlande: mest perse: کود pole: nawóz, gnój ruse: удобрение, навоз, компост slovake: hnoj, hnojivo svede: gödsel ukraine: гній, послід, добриво sterkiserĉi 'sterki' [sterk.0i] (tr) [sterk.0i.AGR] Plibonigi grundon per sterko: La venenan herbon ⫽ Ne sterku, ke ĝi pli ankoraŭ kresku [7]! Liebig faris rimarkindajn eltrovojn pri la sterkado de la tero [8]; multkampan sistemon vi havas, maŝinojn, kemian sterkadon, bonan rikolton Metrop ; ekskrementojn oni efike reuzas por sterki [9]; (figure) tentas min poemon mian sterki per mallicencoj, versi inter limoj [10]. fekundigi, mulĉi 7. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto8. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, VI9. Monato, Ivo Durwael: La rikolto de la nova tempo, 200410. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?, 2005 angle: fertilize beloruse: угнаіць, угнойваць bulgare: торя ĉeĥe: hnojit chlévským hnojem, hnojit mrvou ĉine: 施肥 [shīféi], 肥 [féi], 肥田 [féitián] france: mettre de l'engrais, fumer (un terrain) germane: düngen hispane: abonar, fertilizar hungare: trágyáz japane: 肥料を施す [ひりょうをほどこす] katalune: femar, adobar nederlande: bemesten perse: کود دادن pole: gnoić (nawozić) ruse: удобрять, унавоживать slovake: hnojiť svede: gödsla ukraine: угноювати, вносити гній, удобрювати sterkejo, sterkamasoserĉi 'sterkejo' serĉi 'sterkamaso' [sterk.0ejo] [sterk.0ejo.AGR] Loko, kie oni amasigas kaj maturigas (organikan) sterkon: devus esti bonaj defluejoj kaj urinputo apud la sterkejo [11]; en via studĉambreto certe estis pli da komforto ol sur la malvarma kampo, en la stalo aŭ sur la sterkejo [12]; saluton, mia plej kara sterkamaso tie sube, pli belega ol altaĵo de feliĉo [13]! 11. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo12. C. O.: Ni Kune, Ekonomia Egaleco, 1950:813. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947 angle: dung hill, dung heap beloruse: гнаясховішча, гнаёвая яма, гнаёвая куча ĉeĥe: hromada hnoje ĉine: 貝塚 [bèizhǒng], 贝冢 [bèizhǒng], 貝塚 [bèizhǒng], 贝塚 [bèizhǒng] france: tas de fumier germane: Misthaufen hispane: estercolero, muladar(estercolero) pole: gnojowisko slovake: hromada hnoja ukraine: гнойова яма administraj notoj