mulĉo
- Organika, nekompoŝtita materialo (segaĵoj, pajlo, vegetaĵeroj), per kiu oni ŝirmas kaj sterkas la grundon: mulĉo malhelpas la kreskon de trudplantoj, konservas la humidecon de la grundo [1]; la mulĉo utiligeblas en la agrikulturo kiel grundoplibonigilo, sed fabrikeblas el ĝi ekzemple varmizolaj lamenoj [2]. kompoŝto, sterko
1.
W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
2. F. Molnár: Apliko de modernaj rubaĵsendanĝerigaj metodoj, 1984
2. F. Molnár: Apliko de modernaj rubaĵsendanĝerigaj metodoj, 1984
- beloruse:
- мульча
- france:
- mulch, paillis
- germane:
- Mulch
- japane:
- 敷き藁 [しきわら], 敷き草 [しきくさ]
- pole:
- kompost, gnój
- rumane:
- compost, balegă
- ukraine:
- мульчування, обкладання рослин гноєм, соломою
mulĉi
(tr)
- Provizi mulĉon – ekzemple en bedo – por malhelpi trudherbojn, teni varmon kaj malsekon, sterki.
- beloruse:
- мульчаваць
- france:
- pailler
- germane:
- mulchen
- japane:
- 敷き藁を敷く [しきわらをしく], マルチングする
- pole:
- nawozić, użyźniać glebę kompostem
- rumane:
- fertiliza, fertilizați solul cu compost
- ukraine:
- мульчувати