tradukoj: be bg cs de en es fa fr hu nl pl pt ru sk sv

Aldoni tradukojn al ReVo:

statik/o Z

statiko  

serĉi 'statiko'
[statik.0o]
en: statics;
TEK
Parto de la mekaniko, kiu pritraktas la ekvilibron de la fortoj: statiko ― meĥaniko de kvazaŭ-rigidaj korpoj en ekvilibro [1]; statiko estas plene uzata en la analizo de strukturoj, ekzemple en arĥitektura inĝenierado kaj struktura inĝenierado [2].

statika  

serĉi 'statika'
[statik.0a]
en:
Rigida, stabila: ARKI oni distingas, laŭ la statikaj bezonoj, diversajn konstru[…]formojn, ekzemple la patno-tegmenton, la stegtraban tegmenton, la ĉevron-tegmenton [3]; KOMP C++: tipa sistemo: statika, strikta [4]; ELE la unua konata elektro estas la statika, kiu aperas, se oni frotas ekzemple sukcenon per ŝtofo [5].

elektrostatiko  

serĉi 'elektrostatiko'
[statik.elektro0o]
en: electrostatics;
Branĉo de fiziko, kiu pritraktas la fenomenojn de nemoviĝantaj elektraj ŝargoj: baza fakto de elektrostatiko estas la kulomba leĝo [6].

elektrostatika  

serĉi 'elektrostatika'
[statik.elektro0a]
en: static electricity;
Rilata al elektrostatiko kaj ĝiaj fenomenoj: la grandeco de la elektrostatika forto inter du punktaj elektraj ŝargoj estas rekte proporcia al produto de la grandecoj de la ŝargoj kaj inverse proporcia al kvadrato de distanco inter la ŝargoj [7]; la generatoro de Van de Graaff aŭ bendgeneratoro estas elektrostatika maŝino kiu uzas moveblan bendon por amasigi grandajn kvantojn de elektra ŝargo sur la surfaco de kava metala sfero [8].


tradukoj

anglaj

~o: statics; elektro~o : electrostatics; elektro~a : static electricity.

belorusaj

~o: статыка; elektro~o : электрастатыка; elektro~a : электрастатычны.

bulgaraj

~o: статика.

ĉeĥaj

~o: statika; elektro~a : elektrostatický.

francaj

~o: statique ; elektro~o : électrostatique ; elektro~a : électrostatique.

germanaj

~o: Statik; elektro~o : Elektrostatik; elektro~a : elektrostatisch.

hispanaj

~o: estática ; elektro~o : electroestática.

hungaraj

~o: statika; elektro~o : elektrosztatika; elektro~a : elektrosztatikus.

nederlandaj

~o: statica.

persaj

~o: ایستایی، استاتیک.

polaj

elektro~o : elektrostatyka; elektro~a : elektrostatyczny.

portugalaj

elektro~o : eletrostática.

rusaj

~o: статика; elektro~o : электростатика; elektro~a : электростатический.

slovakaj

~o: statika; elektro~a : elektrostatický.

svedaj

~o: statik; elektro~o : elektrostatik; elektro~a : elektrostatisk.

fontoj

1. Vikipedio, Mekaniko
2. Vikipedio, Statiko
3. Vikipedio, Tegmenta trabaro
4. Vikipedio, C++
5. Vikipedio, Sukceno
6. Vikipedio, Elektrostatiko
7. Vikipedio, Kulomba leĝo
8. Vikipedio, Elektrostatiko


ℛevo | datumprotekto | statik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.18 2019/03/01 12:10:22