Aldoni tradukojn al ReVo:

8start/i PV

starti

serĉi 'starti'
[start.0i]
(ntr)
[start.0i.SPO]
SPO Eki, t.e. ekpaŝi, ekkuri, ekesti, ekfunkcii kc: startis kverelo en lia butiko [1]; cent aŭtoj startis en Nederlando meze de junio kaj post tri tagoj enveturis la litovan ĉefurbon [2]; [la] trajno […] restartos je la kvara kaj dudek kvin [3]; la elektronika aparato blokas la veturilon kaj vi ne povas starti [4]; la grupo startis en la jaro 1989 en monda danckonkurso [5]; la aŭtoro startas per kelkpaĝa konsidero pri naskiĝdatoj [6]. VD:komenci
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!
2. Laimius Stražnickas: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro, Monato, 2000/11, p. 25
3. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
4. Stefan Maul: Finfine oni povas diboĉi sen pento, Monato, 2000/12, p. 30
5. Laimius Stražnickas: Monda ĉampionado de dancoj, Monato, 2000/05, p. 17
6. Monato, Carlo Minnaja: Promene tra la Centra Oficejo, 2003
angle:
start
beloruse:
стартаваць
ĉeĥe:
zahájit (ofenzívu| závod| chod stroje)
ĉine:
启动 [qǐdòng], 啟動 [qǐdòng]
france:
démarrer
germane:
starten (aufbrechen), aufbrechen
hispane:
empezar, comenzar
hungare:
indul, startol
japane:
スタートする [すたーとする], 始動する [しどうする]
nederlande:
starten
pole:
startować, ruszać z miejsca
ruse:
стартовать
slovake:
rozbehnúť sa, štartovať
svede:
starta
ukraine:
стартувати, рушати, рушати з місця, злітати (про літак)

starto

serĉi 'starto'
[start.0o]
1.
[start.0o.eko]
Eko, ekiro: malfacila starto la fondintoj ne mem havis scion pri tiaj produktoj [7]; la starto de ISS [8]; starto de komputilo [9]; la sistemo persisteme estas tiom diletante ellaborita, ke unu fojon post alia oni devis prokrasti starton, kvankam ĝiaj administrantoj unu fojon post alia asertis ke ĝi estas perfekta [10].
2.
[start.0o.ekirejo]
Ekirejo: ĉiu etapo estas tiel konceptita, ke […] fine oni revenas al la starto mem [11]; RET startpaĝo [12].
7. Roland Rotsaert: Lernout kaj Hauspie: revo finiĝis, Monato, 2001/02, p. 8
8. Monato, Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, 2009
9. Monato, Roland Rotsaert: Pli komforte labori per komputilo, 2008
10. Monato, Stefan Maul: Du mil tri, 2003
11. Evgeni Georgiev: 900 km tra montbicikla paradizo, Monato, 2000/12, p. 20
12. Monato, Stefan Maul: Lingvaj problemoj, 2006
angle:
start
ĉine:
起点 [qǐdiǎn], 起點 [qǐdiǎn], 端 [duān], 耑 [duān], 开端 [kāiduān], 開端 [kāiduān]
germane:
Start, Aufbruch
hispane:
comienzo
japane:
スタート [すたーと], 出発 [しゅっぱつ], 始動 [しどう]
nederlande:
starten
pole:
start, zryw
ukraine:
старт, відправлення, начало, зліт (літака)

startanto

serĉi 'startanto'
[start.0anto]
[start.0anto.KOMUNE]
Tiu, kiu startas, kiu partoprenas en la starto: por la startanto la situacio ofte estas aparte komplika, se li / ŝi volas verki ion vere novan [13]. VD:komencanto
angle:
starter
germane:
Starter
hispane:
principiante
hungare:
induló(sport)
japane:
出場者 [しゅつじょうしゃ], 出走者 [しゅっそうしゃ]
nederlande:
iem. die aan de start deelneemt
pole:
starter, początkujący

startigi

serĉi 'startigi'
[start.0igi]
(tr)
[start.0igi.KOMUNE]
Signali aŭ kaŭzi starton: mi […] startigis la motoron, kaj veturis malrapide [14]; ili startigis novan […] militon [15]; „trojanaj ĉevaloj“ […] je certa dato aŭ je certaj medikondiĉoj startigas misfunkciojn de komputiloj [16]. VD:lanĉi, ŝalti
angle:
start
ĉeĥe:
nastartovat, natáčet (motor), spustit
ĉine:
起动 [qǐdòng], 起動 [qǐdòng], 开车 [kāichē], 開車 [kāichē]
france:
faire démarrer, donner le départ, mettre en marche, mettre en route
germane:
starten lassen, zünden (Motor), anlassen
hispane:
poner en marcha, iniciar, hacer comenzar
japane:
スタートさせる [すたーとさせる], 始動させる [しどうさせる], 起動する [きどうする], ブートする
nederlande:
iets starten, in gang zetten
pole:
uruchamiać
slovake:
naštartovať, spustiť motor
ukraine:
запускати

administraj notoj