2spasm/o JED spasmoserĉi 'spasmo' [spasm.0o] [spasm.0o.MED] Nevola forta streĉo de la muskoloj: ŝiajn membrojn agitis konvulsiaj spasmoj [1]; la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta Marta ; histeria spasmo kaptas ŝian gorĝon Metrop ; spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon Metrop ; spasmo tordis lian vizaĝon [2]; ŝajnis al mi, ke mi krias, sufokita per spasmo de senlima timo FdO . konvulsio 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 5 angle: spasm beloruse: спазма, сутарга ĉeĥe: křeč, spazmus ĉine: 痉 [jìng], 痙 [jìng], 痉挛 [jìngluán], 痙攣 [jìngluán], 抽搐 [chōuchù], 抽風 [chōufēng], 抽风 [chōufēng], 瘛 [chì] france: spasme germane: Krampf hungare: görcs japane: けいれん, 引きつり [ひきつり] nederlande: kramp, spasme pole: skurcz, konwulsja ruse: спазм, спазма, судорога slovake: kŕč svede: spasm ukraine: спазма, судома, судорога, корчі spasmiserĉi 'spasmi' [spasm.0i] (ntr) [spasm.0i.MED] (pri muskolo, korpoparto) Subite, nevole ektiriĝi: mi sentis pulson en mia frunto, kiu spasmis samtakte [3]; liaj lipoj spasmis dekstren kaj maldekstren, eligante ian sonon, senkoheran kiel murmuro [4]. 3. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo4. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984 angle: spasm beloruse: корчыцца ў сутаргах, адчуваць спазмы ĉeĥe: mít křeč france: se convulser, se crisper germane: krampfen, sich zusammenziehen japane: けいれんを起こす [けいれんをおこす], 引きつる [ひきつる] pole: spazmować, mieć skurcze slovake: mať kŕč administraj notoj