10sovet/o 10soveto serĉi 'soveto' [sovet.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Revolucia popolkonsilio memregada en Rusujo dum la revolucioj de 1905a kaj 1917a jaroj, kiun la bolŝevistoj rigardis novtipa formo de ŝtatregado: la 1a de marto de 1917, la Soveto de Petrogrado aperigis ties Ordonon Numero 1a, kiu instigis la militistojn obei ties ordonojn anstataŭ tiujn de la provizora registaro [1]. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] En la Unio de la Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR), deputitaro formanta superan organon, kiu gvidas ŝtaton, respublikon, gubernion aŭ distrikton: rebaloto al sovetoj Metrop ; la duĉambra parlamento estis anstataŭigita fare de la supera soveto de Estona SSR (25-a de aŭgusto 1940 ĝis 1990) [2]. Rim.: La vorto devenas de la rusa vorto „совет“ (konsilio). 1. Vikipedio, Februara revolucio2. Vikipedio, Parlamento de Estonio angle: soviet beloruse: савет ĉeĥe: sovět ĉine: 苏维埃 [sūwéiāi], 蘇維埃 [sūwéiāi] france: soviet germane: Sowjet hungare: szovjet, tanács japane: ソビエト, 労農評議会 [ろうのうひょうぎかい] nederlande: sovjet portugale: soviete ruse: совет (орган власти в СССР) slovake: soviet ukraine: рада 10soveta serĉi 'soveta' [sovet.0a] Rilata al sovetoj: dum la soveta regado estis pli simple konstrui aparatojn, ĉar tiam estis pli facile akiri la necesajn partojn [3]; dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo [4]; dum soveta okupacio Litovio perdis ĉirkaŭ 800 000 homojn [5]. 3. Laimius Stražnickas: Nekutimaj transportiloj, Monato, 2000/06, p. 214. Antanas Grincevičius: Sobriga propono, Monato, 2000/12, p. 155. Laimius Stražnickas: Ĉu finfine kompenso?, Monato, 2000/10, p. 7 beloruse: савецкі ĉeĥe: sovětový, týkající se sovětu ĉine: 苏联 [sūlián], 蘇聯 [sūlián] france: soviétique germane: sowjetisch japane: ソビエトの [そびえとの] pole: radziecki, sowiecki (pot., obraźl.) ruse: советский slovake: sovietsky ukraine: радянський Sovetunio, 10Sovet-Unio, 10Soveta Unio serĉi 'Sovetunio' serĉi 'Sovet-Unio' [sovet.S0unio] Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj: lin delonge interesas Sovetunio Metrop ; superpotencoj kiaj Usono kaj Sovetunio ne sukcesis venki en Vjetnamio aŭ en Afganio [6]; fine de aŭgusto 2010 Moldavio festis 19 jarojn da sendependeco post la kolapso de Sovetunio [7]. Sovetio6. Werner Schad: Bezonata: nova „fremdula legio”, Monato, 2000/07, p. 277. Monato, Pan Gavrilan: En la lando de la flavaj bicikloj angle: Soviet Union beloruse: Савецкі Саюз ĉine: 苏联 [Sūlián], 蘇聯 [Sūlián], 苏联 [sūlián], 蘇聯 [sūlián] france: Union soviétique germane: Sowjetunion hungare: Szovjetunió nederlande: Sovjetunie pole: Związek Socjalistycznych Republik Radzieckich, Sowiety (pot., obraźl.) ruse: Советский Союз turke: Sovyetler Birliği Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (USSR) serĉi 'Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj' [sovet.UniodeS0ajSocialismajRespublikoj] Federacia ŝtato, ekzistinta de 1922 ĝis 1991 sur plej granda parto de la teritorio de eksa Ruslanda Imperio, kiu, en 1990, konsistis el Ruslanda Federacio, Ukrainujo, Belorusujo, Moldavujo, Litovujo, Latvujo, Estonujo, Kartvelujo, Armenujo, Azerbajĝano, Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Taĝikujo, Kirgizujo: Mi rakontas al ili pri konstruado de l' socialismo en USSR kaj oni aŭskultas min atenteme Metrop ; nuntempe popolistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj „junaj reformistoj”, kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio, kaj malantaŭ ili, kompreneble, staris la malamikaj okcidentaj landoj, kiuj konspiris por pereigi la karmemoran Union de Sovetiaj Socialismaj Respublikoj [8]. Eŭropo, Azio, 8. Monato, Kalle Kniivilä: 15 jarojn post la pereo de la imperio angle: Union of Soviet Socialist Republics, Soviet Union, USSR beloruse: Савецкі Саюз, Саюз Савецкіх Сацыялістычных Рэспублік, СССР ĉine: 苏维埃, tr. 蘇維埃 [Sūwéi'āi], 苏, tr. 蘇 [sū] france: Union des républiques socialistes soviétiques, Union soviétique, URSS germane: Sowjetunion, Union der sozialistischen Sowjetrepubliken, UdSSR hungare: Szovjetunió, Szovjet Szocialista Köztársaságok Szövetsége, SZU nederlande: Sovjetunie pole: Związek Socjalistycznych Republik Radzieckich, Sowiety (pot., obraźl.), ZSRR portugale: União das Repúblicas Socialistas Soviéticas, URSS ruse: Советский Союз, Союз Советских Социалистических Республик, СССР turke: Sovyetler Birliği, Sovyet Sosyalist Cumhuriyetler Birliği, SSCB administraj notoj