*sorp/o UV *sorpo serĉi 'sorpo' [sorp.0o] La drupo de (birda) sorpujo: ŝi deskuis sorpojn, el kiuj ŝi faris kolierojn [1] 1. Božena Němcová, trad. Vl. Tobek kaj K. Procházka: Avinjo, ĉapitro 11a angle: sorb, sorbus beloruse: рабіна (ягада рабіны звычайнай) ĉeĥe: jeřabina france: sorbe germane: Vogelbeere hungare: berkenye (gyümölcs) japane: ナナカマド nederlande: lijsterbes (vrucht) pole: jarząb ruse: рябина (ягода) slovake: jarabina ukraine: горобина (ягоди) sorparbo, sorpujoserĉi 'sorparbo' serĉi 'sorpujo' [sorp.0ujo] Genro el familio rozacoj (Sorbus), de arbedoj kaj arboj sen pikiloj, simplaj aŭ plumaj folioj, ofte kun lana malsupra flanko, kun floroj aranĝataj en umbelaj panikloj kaj bero- aŭ piroformaj drupoj: eĉ malgranda beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre en la mezo de la maljuna saliko [2]; sub la ruĝa sorpujo ŝi staris [3]; doma sorpujo (kun pirformaj fruktoj); birda sorpujo (kun oranĝ- ĝis ruĝkoloraj fruktoj uzeblaj por marmelado kaj kompoto); blanka sorpujo. 2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!3. Selma Lagerlöf, trad. John Lundgren: Uzino 2, La senpaculoj beloruse: рабіна звычайная ĉeĥe: jeřáb jedlý france: sorbier (plumaj folioj), alisier (simplaj folioj) doma ~ujo: sorbier domestique, cormier. birda ~ujo: sorbier des oiseleurs. blanka ~ujo: alisier blanc. germane: Mehlbeere doma ~ujo: Speierling. birda ~ujo: Eberesche, Vogelbeerbaum. blanka ~ujo: Gewöhnliche Mehlbeere. hungare: berkenye (fa) doma ~ujo: kerti berkenye. birda ~ujo: madárberkenye. blanka ~ujo: lisztes berkenye. latinece: Sorbus doma ~ujo: Sorbus domestica. birda ~ujo: Sorbus aucuparia. blanka ~ujo: Sorbus aria. nederlande: lijsterbes (plant) pole: jarząb ruse: рябина slovake: druh jarabiny, oskoruša svede: oxel ukraine: горобина (дерево) administraj notoj