Aldoni tradukojn al ReVo:

*sopran/o

*soprano

serĉi 'soprano'
[sopran.0o]
MUZ
1.
[sopran.0o.registro]
Plej alta voĉo, registro, kantata precipe de virinoj kaj infanoj: infanoj […] ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Hamlet .
2.
[sopran.0o.vocxo]
Muzikilo, voĉo aŭ kantisto kun soprana registro: Inva Mula (soprano, debutinta en Parizo) [1].
1. Monato, Bardhyl Selimi: Eksterlande eminentaj
angle:
soprano
beloruse:
сапрана
ĉeĥe:
soprán
ĉine:
女高音 [nǔ:gāoyīn], 高音 [gāoyīn], 女高音 [nǚgāoyīn], 高音部 [gāoyīnbù]
france:
soprano
germane:
Sopran
hungare:
szoprán
itale:
soprano
japane:
ソプラノ, ソプラノ楽器 [ソプラノがっき]
nederlande:
sopraan
pole:
sopran, dyszkant
ruse:
сопрано (голос)
slovake:
soprán
ukraine:
сопрано (голос)

soprana

serĉi 'soprana'
[sopran.0a]
De plej alta registro inter voĉoj aŭ inter samfamiliaj instrumentoj: [ili] havas ordinare voĉon sopranan FK .
angle:
soprano
beloruse:
сапранавы
france:
soprano (adj.)
germane:
Sopran-
hungare:
szoprán
itale:
soprano (agg.), bianco (mus.)
japane:
ソプラノの [そぷらのの]
pole:
cienki głos
ruse:
сопрановый

sopranulo

serĉi 'sopranulo'
[sopran.0ulo]
MUZ
Sopranvoĉa kantisto: la kantistoj Heman, Asaf, kaj Etan estis por ludado sur kupraj cimbaloj, Zeĥarja, Aziel, Ŝemiramot, Jeĥiel, Uni, Eliab, Maaseja kaj Benaja ― sur psalteroj, por sopranuloj [2]; al la ĥorestro de la Koraĥidoj, por sopranuloj, kanto [3].
angle:
soprano singer
beloruse:
сапрана (сьпявак)
ĉeĥe:
sopranista
france:
soprano (chanteuse), sopraniste
germane:
Sopran
hungare:
szopránénekes
itale:
soprano
japane:
ソプラノ歌手 [ソプラノかしゅ], ソプラノの声をした人 [そぷらののこえをしたじん]
pole:
sopran (śpiewaczka)
ruse:
сопрано (певица)
slovake:
sopranista

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.