Aldoni tradukojn al ReVo:

Slavon/oPIV

Slavono

serĉi 'Slavono'
[slavon.0o]
LINHIS
Komuna literatura lingvo de la sudaj slavoj (9–18 jc), orientaj slavoj (10–18 jc), moravoj kaj ĉeĥoj (9–11 jc), rumanoj kaj moldavoj (14–18 jc), plu uzata de la ortodokse kristanaj slavoj kiel lingvo religia: inter la lokaj variaĵoj de Slavono menciindas la orientslava, bulgara, makedona, serba, kroata-glagolica, ĉeĥa kaj rumana; dum almenaŭ sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksiaj slavoj kaj rumanoj [1].
Rim.: Dum longa tempo Slavono estis la ĉefa aŭ eĉ sola literatura lingvo de pluraj slavaj popoloj, kaj oni rigardis kaj nomis ĝin la slava. Post la 18a jc la nocio slava lingvo iĝis supernocio ara, kaj por eviti konfuzon, oni komencis uzadi diversajn adjektivojn, por neprigi la sencon individuan: la klasikan Slavonon de la frua periodo iuj nomas „malnovslava“ (kvankam logike parolante, malnovrusa ankaŭ estis unu el malnovslavaj lingvoj), kaj la tuton da lokaj variaĵoj de Slavono en pli malfruaj epokoj, „eklezislava lingvo“ (ankaŭ malĝuste, ĉar ĝi krome estis la lingvo de scienco, diplomatio kaj politikaj pamfletoj). Krome, la lingvanoj mem ĉiam konsciis Slavonon kiel unu kontinuan tuton, ekde la Praslavono cirila-metodia ĝis la sinoda Slavono de la elizabeta Biblio. En Esperanto tiaj mallertaj elturniĝoj estas nenecesaj kaj nerekomendindaj. [Sergio Pokrovskij]
1. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
angle:
Church Slav(on)ic, Slavonic (US)
ĉine:
古教会斯拉夫语 [gǔjiàohuìsīlāfūyǔ], 古教會斯拉夫語 [gǔjiàohuìsīlāfūyǔ], 教会斯拉夫语 [jiàohuìsīlāfūyǔ], 教會斯拉夫語 [jiàohuìsīlāfūyǔ]
france:
Slavon, vieux slave
germane:
Altbulgarisch, Altkirchenslawisch, Altkirchenslavisch [fak], Kirchenslawisch, Kirchenslavisch [fak]
hungare:
ószláv, egyházi szláv
nederlande:
Oudslavisch, Oudbulgaars, Kerkslavisch
ruse:
старославянский язык, церковно-славянский, древнеславянский литературный язык variaĵoj de ~o: изводы церковнославянского языка.

slavona

serĉi 'Slavona'
[slavon.0a]
LINHIS
Rilata al Slavono: slavonaj alfabetoj (glagolico kaj kirilico); la Slavona Biblio; slavona diservo; ĉiuj historiaj fontoj parolas nur pri unu nove inventita Slavona alfabeto, kvankam ni bone scias, ke ili estis du [2].
2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
ruse:
старославянский, церковно-славянский, славянский (церк.) s~aj alfabetoj: славянские азбуки. ~a Biblio: славянская библия. s~a diservo: богослужение на церковно-славянском языке.

slavoniĝo

serĉi 'Slavoniĝo'
[slavon.0igxo]
LIN
Ŝanĝiĝo en lingvo kaj literaturo kaŭzita de tradicioj slavonaj: la unua slavoniĝo (en la Kieva regno); la dua slavoniĝo (en la Moskva regno).
ruse:
южнославянское влияние

slavonaĵo

serĉi 'Slavonaĵo'
[slavon.0ajxo]
LIN
Vorto, frazaĵo aŭ gramatikaĵo el Slavono uzata en alia lingvo (precipe en la rusa), ofte por stila efekto aŭ por terminfarado.
ruse:
славянизм

administraj notoj

s~iĝo: Mankas dua fontindiko.
s~aĵo: Mankas dua fontindiko.