skombr/o JED skombroserĉi 'skombro' [skombr.0o] Bongusta fiŝo kun du grandaj kaj pluraj malgrandaj dorsnaĝiloj, verdeta haŭto kun malhela stria desegno surdorse, sen naĝveziko, vivanta en marregionoj proksime de bordoj; genro el familio skombredoj (Scomber): la ĉefa okupo estis kaptado de omaroj dumsomere kaj de skombroj dumvintre [1]; kia akvotemperaturo estas la plej dezirata por kaptado de skombroj [2]? konsumu […] pli da grasa fiŝo (salmo, skombro, haringo, anĉovo kaj sardinoj) [3]; ŝi manĝis ĉefe kvinoon […] skombron, sed ankaŭ kelkspecajn legomojn [4]. skombro el la Belgia parto de Norda Maro CC BY-SA 4.0 [5] 1. Monato, Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj2. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Japanio tra homoj3. Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon4. Monato, Roberto Pigro: Festanta la revenon de Astrosamantha5. © Hans Hillewaert, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Scomber_scombrus.jpg angle: mackerel beloruse: скумбрыя, макрэль bulgare: скумрия ĉeĥe: makrela ĉine: 鯖 [qīng], 鲭 [qīng], 鯖魚 [qīngyú], 鲭鱼 [qīngyú] france: maquereau germane: Makrele hispane: caballa hungare: makréla indonezie: makerel itale: macarello, sgombro japane: サバ latinece: Scomber nederlande: makreel pole: makrela portugale: makrela, cavala ruse: скумбрия, макрель slovake: makrela ukraine: скумбрія, макрель administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.