10skandinav/o JED 10skandinavo serĉi 'skandinavo' [skandinav.0o] en: [skandinav.0o.ETN] en: Ano de iu el la popoloj ekloĝintaj en Skandinavujo: vortaro latina-germana estus la plej internacia Angloj, Francoj, […] Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn [1]; ekde la tempo de la koloniado de Islando fare de norvegoj en la 9a jarcento, la destino de la skandinavoj kaj la keltoj (precipe la gaeloj) estis en intima rilato [2]; oni pli kaj pli volonte preferis elekti skandinavojn aŭ aliajn neŭtralulojn por malfacilaj postenoj [3]; laŭ Faarlund, la angla, kian ni konas hodiaŭ, estas tamen rekta ido ne de la praangla, sed de la lingvo parolata de la skandinavoj, kiuj ekloĝis sur la britaj insuloj [4]. 1. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof2. Monato, Garbhan MACAOIDH: Leĝoj landon prosperigas, 20043. Edmond Privat: Federala Sperto, Tria Parto: Ligo De Nacioj4. O. Prytz: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?, Monato, 2014:7, p. 16a beloruse: скандынаў france: scandinave germane: Skandinavier japane: スカンジナビア人 [スカンジナビアじん] pole: Skandynaw portugale: escandinavo ukraine: скандинав(ець) 10skandinava serĉi 'skandinava' [skandinav.0a] en: Rilata al skandinavoj, al Skandinavujo: li rigardis la trian leonon kaj rememoris Margareton, kiu unuigis la Skandinavajn regnojn sub unu sceptro [5]; Svislando ne sekvis plene la skandinavajn landojn en ilia socia progreso [6]; [mi] blasfemis laŭ ĉiuj skandinavaj manieroj [7]; sur la kajo de la marhaveno Lerwick, ĉefurbo de la ŝetlandaj insuloj, staras granda ŝildo, kiu bonvenigas ŝipojn al tiu antaŭe skandinava arkipelago [8]; la skandinava kruco estas priskribita kiel kristana kruco vertikaligita, kun la plej granda krucero (trabo) iranta dekstren [9]. 5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger6. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto7. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson8. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas, 20049. Monato, Garvan Makaj: Skandinava veksilologio, 2014 beloruse: скандынаўскі germane: skandinavisch 10Skandinavujo serĉi 'Skandinavujo' [skandinav.0ujo] en: [skandinav.0ujo.GEOG] en: Nordokcidenta kontinenta parto de Eŭropo en moderna epoko konsistanta el Norvegujo, Svedujo, Danujo; Skandinavio: malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aŭ Skandinavujo [10]; skandinavujo origine havis fortan farmistan tradicion [11]. 10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto11. L. Kolbe, trad. M. Rauhamaa: Hejmo, familio kaj bonfartŝtato -- eŭropaj realigoj, [1994?] beloruse: Скандынавія ĉine: 斯堪地納維亞 [Sīkāndìnàwéiyà], 斯堪地纳维亚 [Sīkāndìnàwéiyà] france: Scandinavie germane: Skandinavien pole: Skandynawia portugale: Escandinávia administraj notoj