2sintez/o JED sintezoserĉi 'sintezo' [sintez.0o] 1.[sintez.0o.KOMUNE] (komune) Kunigo de pluraj elementoj al novspeca unuo: tiu unusola frazo estas la kompakta sintezo de dekoj da demandoj [1]; en Sicilio oni parolis la grekan lingvon de tipo doria kaj la komunan koinê, kiu siavice estis […] sintezo de atikaj kaj ioniaj lingvoj Ret ; la libro […]estas kvazaŭ sintezo de pli-malpli ĉio grava aperinta pri la historio de Esperanto precipe en la [lastaj] jardekoj [2]; la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis ChV ; konservi la sintezon inter kulturo kaj kredo [3]; vidante la pasintan jarmilon plena de malakordoj, disiĝoj, militoj kaj malamikeco, ni vidas nun ĉie strebadon pri sintezo, proksimiĝado kaj unuigado [4]. analizo 2.[sintez.0o.FIL] (en dialektiko) Forigo de la konflikto inter tezo kaj kontraŭtezo: la tezoj, antitezoj kaj sintezoj estas faritaj de homoj, kiel diris Lenino, de „la utilaj idiotoj“ [5]. 3.[sintez.0o.KEM] Kreado de malsimpla kombinaĵo el unuopaj elementoj aŭ simplaj kombinaĵoj: sinteza rezino [6]; fotosintezo [7]; tiu enzimo utilas por la hepata sintezo de kolesterolo [8]; por la sintezo de proteinoj el aminoacidoj necesas transdono de gena informado, kodita en molekuloj de DNA kaj RNA [9]. 1. Monato, Paŭl Peeraerts: Investo, 20112. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 20063. Monato, Armando Zecchin: Vatikana biblioteko, 20084. Monato, Jiří Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, 20035. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 56. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 20037. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 20158. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 20139. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo, 2008 angle: synthesis beloruse: сынтэз bulgare: синтез ĉeĥe: skladba, slučování, spojení, syntéza ĉine: 合成 [héchéng], 綜合 [zōnghé], 综合 [zōnghé], 綜合性 [zōnghéxìng], 综合性 [zōnghéxìng], 綜合法 [zōnghéfǎ], 综合法 [zōnghéfǎ], 綜析 [zōngxī], 综析 [zōngxī] france: synthèse germane: Synthese hispane: síntesis hungare: szitézis, összefoglalás japane: 総合 [そうごう], 統合 [とうごう], 合成 [ごうせい] nederlande: synthese pole: synteza ruse: синтез slovake: spájanie, syntéza, systematické usporiadanie, zlučovanie, zovšeobecnenie ukraine: синтез sinteziserĉi 'sintezi' [sintez.0i] (tr) [sintez.0i.kunigi] Sinteze fari tutaĵon el diversaj elementoj: sintezi tradiciojn de la lando [10]; la EU-membroŝtatoj devos interkonsenti pri la teksto de konstitucio, kiu sintezu la regularojn kaj traktatojn de la unio [11]; la Fundamento de Esperanto [prezentas] fidindan kaj tre interesan legaĵon por personoj lingvemaj, kiuj ŝatus konatiĝi kun la reala Esperanto per ĝia sintezita priskribo [12]; oni daŭrigas diri, ke la angla estas pli rapida, pli sinteza, pli taŭga al la komunikado ol la itala, lingvo kompleksa [13]; antibiotikoj trovataj aŭ sintezataj […] povis iom efiki kontraŭ la lepra bacilo [14]. kombini, komponi 10. A. Casquero: 2002 - Internacia jaro de Antoni Gaudí, Monato, 2002:6, p. 18a11. Monato, Marko Naoki Lins: Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?, 200412. Monato, Boris Kolker: Revivinta Fundamento, 200313. Armando Zecchini: La homa cerbo preferas la italan, ne la anglan, Monato, 2000/04, p. 2714. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, 2007 angle: synthesize beloruse: сынтэзаваць bulgare: синтезирам ĉeĥe: slučovat, syntetizovat ĉine: 合成 [héchéng], 綜合 [zōnghé], 综合 [zōnghé], 綜 [zōng], 综 [zōng] france: synthétiser germane: synthetisieren hispane: sintetizar hungare: szintetizál, összefoglal japane: 総合する [そうごうする], 統合する [とうごうする], 合成する [ごうせいする] nederlande: synthetiseren, samenvatten pole: syntetyzować ruse: синтезировать slovake: spájať, zlučovať ukraine: синтезувати sinteziloserĉi 'sintezilo' [sintez.0ilo] RokPop [sintez.0ilo.MUZ] Aparato, muzikinstrumento, kiu kreas sonojn per kombino kaj modifo de elektre estigitaj sonondoj: junulina seskapa kantgrupo akompanata de sintezilo kaj flutkvarteto prezentis tradiciajn kristnaskajn kantojn [15]; sintezila muziko ripete sed bone farita [16]; iom ĝena tamen estas la tro stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj [17]; la eminenta profesoro Stephen Hawking […] pro grava malsano povas komunikiĝi kun aliaj homoj […] nur helpe de speciale komputila parolsintezilo [18]. 15. La Ondo de Esperanto, Esperantujo festas la Zamenhofan Tagon16. JPVDD: Ŝparu monon (Vinilkosmokompil), Monato, 1995:7, p. 27a17. Guido van Damme: Ĉarmaj kantoj por infanoj, Monato, 2001/01, p. 1618. Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo, Monato, 2013 angle: synthesizer beloruse: сынтэзатар bulgare: синтезатор ĉeĥe: syntetizátor, syntezátor ĉine: 合成器 [héchéngqì], 合成者 [héchéngzhě] france: synthé, synthétiseur germane: Synthesizer, Keyboard hispane: sintetizador, sintetizadora hungare: szintetizátor japane: 合成器 [ごうせいうつわ], シンセサイザー nederlande: synthesiser pole: syntezator ruse: синтезатор slovake: syntetizátor ukraine: синтезатор lumsintezoserĉi 'lumsintezo' [sintez.lum0o] [sintez.lum0o.BIO] (malofte) Fotosintezo: la karbonhidratoj aŭ celulozecaj aŭ aliaj energiliveraj materialoj lumsinteze produktitaj, dum paso de tempo malkombiniĝas kaj oksidiĝas [19]. 19. N. R. Dhar, trad. W. P. Roelofs: Funkcioj de Organikaĵo en Nitrogentransformiĝoj en la Grundo..., Scienca Revuo, 1954, 6:22, p. 67-79 beloruse: фотасынтэз ĉeĥe: fotosyntéza ĉine: 光合 [guānghé], 光合作用 [guānghézuòyòng], 光能合成 [guāngnénghéchéng] france: photosynthèse germane: Fotosynthese, Photosynthese pole: fotosynteza portugale: fotssíntese ruse: фотосинтез slovake: fotosyntéza administraj notoj