*silur/o UV *siluro serĉi 'siluro' [silur.0o] Genro el la familio siluredoj (Silurus); fiŝo kun senskvama haŭto, plata kapo kaj larĝa buŝo, kaj kun tre malgranda dorsnaĝilo, vivanta surfunde de riveroj kaj lagoj: laŭlonge de la rivero oni elprenis plurmil tunojn da mortintaj fiŝoj (plejparte ĉinaj karpoj, bramoj, siluroj, sandroj, karpoj) [1]; iam kredis japanoj, ke tertremojn kaŭzis grandega siluro, ĉar evidentis, ke antaŭ tertremo multe kaj maltrankvile naĝis siluroj […] laŭ la profesoro, siluroj miloble pli akute ol aliaj fiŝoj kaptas la frekvencojn de rompiĝonta terkrusto kaj pro tio reagas al la elektro eligata dum tertremo [2]. siluro (Silurus glanis) el la rivero Dnjepro CC BY-SA 1.0 [3] 1. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 152. Monato, HORI Yasuo: Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?3. Nikkolo ĉe Ukraina Vikipedio, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Silurus_glanis_from_the_Dnieper_River.jpg beloruse: сом ĉeĥe: sumec ĉine: 魸 [piàn], 鮎魚 [niányú], 鲇鱼 [niányú] france: silure germane: Wels hungare: harcsa japane: ヨーロッパナマズ, ナマズ latinece: Silurus nederlande: meerval perse: اسبله pole: sum ruse: сом slovake: sumec ukraine: сом administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.