sgrafit/o sgrafitoserĉi 'sgrafito' [sgrafit.0o] Murornamo farita per forskrapo de supra tavolo de murkovraĵo kontrastigante malsupran alikoloran tavolon: multfoje la protektantoj de Romo estas bildigitaj kune en la sgrafitoj, freskoj, bareliefoj, mozaikoj [1]; la domo „Ĉe minuto“ [estas] renesancstila konstruaĵo, kies specialaĵo estas sgrafito kun figuraj desegnaĵoj, devenantaj el komenco de la 17-a jarcento [2]. fresko, grafitio, mozaiko sgrafitoj ĉe domo en Pyrgi, insulo Ĥio PD [3] 1. Carlos Musazzi: La Spuroj de la Apostoloj Petro kaj Paŭlo en Romo, Espero Katolika numero 10/19852. Vikipedio, Malnovurba Placo3. Kostisl, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Pyrgi_house1.JPG angle: sgraffito beloruse: зграфіта, графіта (жывапіс) france: sgraffite germane: Sgraffito, Kratzputz ruse: сграффито administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.