*serur/o UV *seruro serĉi 'seruro' [serur.0o] en: 1.[serur.0o.TEK] en: Aparato servanta por fermi pordon aŭ keston, aŭ fiksi objekton kontraŭ misuzo, per ŝlosilo: la pordhokoj kaj la seruro estis rustiĝintaj [1]; ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro Marta ; miaj fingroj estis malsekaj […] sur la riglilo de la seruro [2]; fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj [3]; ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto [4]; ŝlosante la seruron per duobla turno de la ŝlosilo [5]; [ili] disbatas la seruron de lia boato [6]; nun li povis malfermi kaj depreni la grandan seruron ĉe la vinĉo [7]; (figure) kontraŭ la argumentoj de la defendantoj […] ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj [8]; seruro gardas kontraŭ ŝtelo, ĉar tio estas ĝia celo [9]; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu PrV . anso, klinko 2.[serur.0o.MIL] en: Movebla kulaso: Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte: ⫽ Dekstra man’ ĉe seruro, maldekstra sur tubo [10]. 1. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 5:53. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa6. Stellan Engholm: Vivo vokas, II.7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, I9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro10. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IX. angle: 1. lock beloruse: 1. замок ĉeĥe: 1. zámek u dveří france: 1. serrure germane: 1. Schloss 2. Gewehrschloss hispane: 1. cerradura hungare: 1. zár itale: 1. serratura japane: 1. 錠 [じょう], 錠前 [じょうまえ] katalune: 1. pany nederlande: 1. slot pole: 1. zamek (do zamykania) ruse: 1. замок (запор) slovake: 1. zámok na dverách tibete: 1. སྒོ་ལྕགས་ ukraine: 1. замок, запор pendseruroserĉi 'pendseruro' [serur.pend0o] en: [serur.pend0o.SNC] en: Demetebla seruro, kun lango en formo de duoncirkla stango, kiu fikstenas la fermotan objekton, eniĝante en du ringojn aŭ truojn de riglilo: pordo kun granda pendseruro [11]; la pasaĝeroj devis atendi [...] ĝis unu el la ŝipistoj malfermis la pendseruron de la barilo [12]. la interno de pendseruro CC BY-SA 2.0 [13] 11. Monato, Werner Schad: Venezuelo: Inter maro kaj arbarego12. Alain Fournier, trad. Roger Bernard: La granda Meaulnes, p. 7513. Dennis van Zuijlekom el Ermelo, Nederlando: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Double_Ball_Cutaway_Padlock_(open).jpg angle: padlock ĉeĥe: visací zámek france: cadenas germane: Vorhängeschloss japane: 南京錠 [ナンキンじょう] pole: kłódka slovake: visiaca zámka ukraine: висячий замок, колодка administraj notoj pend~o: Mankas verkindiko en fonto.