sekvoj/o sekvojoserĉi 'sekvojo' [sekvoj.0o] Giganta arbo el koniferoj, kreskanta en Kalifornio, kies alto atingas ĝis 110 metrojn kaj fariĝas tre maljuna; genro el familio cipresacoj (Sequoia), kun nur unu specio: proksimume 45 procentoj de [Kalifornio] estas arbaro, [ekz. el] aristaj pinoj en la Sierra Nevada ([iuj] de la plej malnovaj arboj en la mondo), sekvojoj laŭ la norda Marbord-Montaro (la plej altaj arboj en la mondo), kaj sekvojadendroj ĉirkaŭ Nacia Parko Sekvoja (la plej grandaj vivantaj organismoj) [1]. Rim.: Ankoraŭ pli maljuna fariĝas la sekvojadendro. sekvojoj en la Sekvoja Nacia Parko CC BY-SA 3.0 [2] 1. Vikipedio, Kalifornio2. Tuxyso, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Giant_sequoias_in_Sequoia_National_Park_2013.jpg beloruse: сэквоя ĉeĥe: sekvoje france: séquoia germane: Mammutbaum hispane: sequoia hungare: mamutfenyő itale: sequoia japane: セコイア katalune: sequoia latinece: Sequoia nederlande: sequoia pole: sekwoja ruse: секвойя slovake: sekvoja ukraine: секвоя administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.