2sekt/o JED sektoserĉi 'sekto' [sekt.0o] 1.[sekt.0o.REL] Aro da personoj aliĝintaj al aparta branĉo de doktrino religia aŭ filozofia: sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante ... [1]. la Nazaretana sekto [2]; la kristanoj estas ja juda sekto QuV ; tiuj fanatikuloj estis ĝenerale ĵansenistoj, religia sekto malamika kun la jezuitoj Kandid ; ĉe la argilaj kolonoj de altaro de Kala Pir, […] la Ĵogis’oj, nebula sekto de sanktuloj, akceptis lin kiel homon IKr ; en la socialismo estas tiom da sektoj kiom en la religioj Tor . 2.[sekt.0o.FIG] (figure) Grupaĉo kun propraj, sinapartigaj moroj: la movado ne estas sekto, ĝi estas filozofia movado, kiu adoras Kriŝnon, nur tion [3]! la fiziokratoj estas rigardataj eĉ kiel sekto, ĉar ili estis tre firme ligitaj al sia gvidanto Quesnay [4]. guruo, kliko 1. La Nova Testamento, La agoj 15:52. La Nova Testamento, La agoj 24:53. B. Felby: Ne tiom danĝera, Monato, jaro 1999a, numero 12a, p. 4a4. B. Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a angle: sect beloruse: сэкта ĉeĥe: sekta ĉine: 教派 [jiàopài], 宗 [zōng], 宗派 [zōngpài], 派系 [pàixì] france: secte germane: Sekte hispane: secta hungare: szekta itale: setta japane: 宗派 [しゅうは], 教派 [きょうは], 学派 [がくは], 党派 [とうは], 派閥 [はばつ], 分派 [ぶんぱ], セクト nederlande: sekte perse: فرقه pole: sekta portugale: seita ruse: секта slovake: sekta svede: sekt tibete: ཆོས་ལུགས་ ukraine: секта sektanoserĉi 'sektano' [sekt.0ano] [sekt.0ano.REL] Aliĝinto al sekto: ni absolute devas eviti ke esperantistoj aspektu kiel sektanoj [5]; [ĉu efektive] iam ekzistis la persono priskribita kaj adorata de la kunsektanoj de mia edzino [6]? Boko Haram atakas malliberejon liberigante pli ol sep cent homojn, inter kiuj centon da siaj sektanoj MD11 . 5. La Ondo de Esperanto, 2004, № 2 (112)6. Monato, La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, 2003 angle: member of a sect beloruse: сэктант ĉeĥe: sektář france: membre d'une secte hispane: miembro de una secta hungare: szektatag itale: adepto (di setta) japane: 宗派の人 [しゅうはのじん], 党派の人 [とうはのじん], 分派の人 [ぶんぱのじん] perse: عضو فرقه pole: członek sekty portugale: membro de uma seita slovake: sektár ukraine: сектант sekteca serĉi 'sekteca' [sekt.0eca] Apartiĝema kiel sekto: Esperanto, do, faris siajn unuajn paŝojn en sekteca rondo, iom fermita por sin defendi kontraŭ la volapuka malbonfamo EeP ; plenkreskuloj rekonu malbonajn formojn de religio, ĉu sektecaj, ĉu politikaj Kon11 ; en medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn kaj atingojn, bonvenas sobraj prezentoj de historiaj faktoj [7]. korporaciema, koterio, paroĥismo 7. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 2006 beloruse: сэктанцкі ĉine: 宗派主义 [zōngpàizhǔyì], 宗派主義 [zōngpàizhǔyì] germane: sektiererisch pole: sekciarski administraj notoj