- 1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]


Seninterrompa tempodaŭro dediĉita al difinita laboro,
proceduro, spektado aŭ alia okupo, precipe kun fakulo aŭ
aparato:
fari portreton en tri seancoj
[1];
seanco de masaĝo, ultrasono, hipnoto,
psiĥoanalizo;
spiritisma seanco kun mediumo;
la paciento jam havis dek seancojn de radioterapio
[2];
en tiu kinejo la seancoj komenciĝas je ĉiu para horo;
en pers-devenaj kulturoj kaj en Hindio Muŝairo estas publika
seanco kie poetoj laŭtlegas siajn verkojn
[3];
strangaj aferoj endome komenciĝis tuj post kiam ilia filino
Ruta iniciatis spiritismajn seancojn, dum kiuj ŝi penis voki
spiritojn
[4].
- 2.
- [seanc.0o.komp]
[5][6]
La tuta ciklo de la laboro de uzanto en
dialogo4 kun
komputilo aŭ dialoga programo, ekde la
saluto ĝis la
adiaŭo:
seanco de redaktado (per komputila redaktilo), de
komunikado (per radio, en la Interreto);
diskodormo estas tia stato de komputilo,
ke kvankam ĝi estas plene malŝaltita, tamen ĉiuj datumoj pri la
uzula seanco estas konservitaj en energi-nedependa memoro
[7].
Rim.:
PIV difinas por seanco ankoraŭ la sencon „kunsido“,
kiu estas la ĉefa en la franca etimo. Tamen tiu senco estas tute superflua
kaj neuzata en Esperanto, kiu havas siajn „kunsido“n kaj
„kunveno“n. La
senco vere internacia kaj utila estas nur la supre difinita
(malĉefa en la franca), ĝin solan konas la lingvoj ricevintoj, kiel la
pola, rusa, bulgara, turka.