*salut/i UV *saluti serĉi 'saluti' [salut.0i] 1.[salut.0i.MOR] Montri al iu renkontata aŭ forlasata, per ekstera ĝentila signo sian respekton, estimon, ŝaton: hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min [1]; Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto [2]; kiam la knabo foriris, David leviĝis […], ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn, kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ [3]; Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo [4]; la ŝipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaŭ li sur la genuojn, kisis liajn manojn FK ; ŝi […] salutis plej afable la ĉeestantojn, sed al Johano ŝi donis la manon kaj diris: Bonan tagon, mia kara! [5]; la butikisto kaj lia edzino kapsalutis lin [6]; klini salute la kapon Marta . levi la ĉapelon, mansvingi, riverenci 2.[salut.0i.FIG] (figure) Deklari publike sian admiron, respekton, intereson, kontentecon pri io: en via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de niaj kamaradoj [7]; per [larmoj] li adiaŭis sian junecon kaj salutis la povon, al kiu de multe da jaroj sopiris malpacience lia animo [8]; originale verkitaj fabeloj en Esperanta literaturo ne tro multas, kaj tial necesas tuj saluti la novan fabelkolekton [9]; depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses semajnoj Marta ; la sekretario de la Katolika Konferenco de Hungaraj Episkopoj nomis bedaŭrinda la kortuman decidon, kiun Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) salutis en komuniko [10]; ĉiuj politikaj partioj en Burundo salutis la atingitan paŝon [11]. bonvenigi, akcepti3 3.[salut.0i.komp] Komenci seancon kun dialoga programo, eventuale sciigante al la komputilo sian nomon kaj eble ankaŭ la pasvorton; ensaluti: enigon de uzantonomo kaj pasvorto oni kutime nomas „(en)saluti“ [12]; ne eblis saluti, verŝajne la pasvorto estas malĝusta [13]. adiaŭiseanco 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 202. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 18:73. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 20:414. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:165. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 19128. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII9. Monato, Nikolao Gudskov: Kiel aspektas miraklo10. Monato, István ERTL: Gajiĝas gejoj11. Monato, Jérémie Sabiyumva: Paco post 13 jaroj12. Vikipedio, Pasvorto13. logge på angle: 1. greet 2. salute 3. login beloruse: 1. вітаць, прывітаць, павітаць 2. вітаць 3. уваходзіць (у кампутарную сістэму, сетку) ĉeĥe: zdravit 1. (po)zdravit 2. (po)zdravit ĉine: 2. 致敬 [zhìjìng], 施礼 [shīlǐ], 施禮 [shīlǐ], 行礼 [xínglǐ], 行禮 [xínglǐ], 揖 [yī], 欢迎 [huānyíng], 歡迎 [huānyíng], 打招呼 [dǎzhāohu], 招呼 [zhāohu] france: 1. saluer 2. saluer 3. se connecter germane: 1. grüßen, begrüßen 2. begrüßen 3. sich anmelden, sich einloggen hispane: 1. saludar 2. saludar 3. identificarse (poner usuario y contraseña), iniciar sesión hungare: 1. köszön, üdvözöl 2. köszönt 3. bejelentkezik indonezie: 1. menyapa, menegur, menegur sapa, bertegur sapa 2. memberi salam, memberi hormat, memberi salut, menghormat, menghormati, menyalam, menyalami 3. masuk log itale: 1. salutare 2. salutare 3. login japane: 挨拶する [あいさつする], 会釈する [えしゃくする], お辞儀する [おじぎする], 敬礼する [けいれいする], 敬意を表する [けいいをひょうする], 歓迎する [かんげいする], ログインする [ろぐいんする] katalune: 1. saludar 2. saludar 3. iniciar la sessió, connectar-se, entrar nederlande: 1. groeten 2. groeten 3. inloggen okcitane: 1. saludar 2. saludar pole: 1. witać, pozdrawiać 2. witać, pozdrawiać, salutować 3. logować się do systemu portugale: 1. saudar ruse: 1. приветствовать 2. приветствовать 3. войти slovake: odzdraviť; (od)salutovať, pozdraviť svede: 1. hälsa (verb) 3. logga in ukraine: вітати, поздоровляти, військ. віддавати честь salutoserĉi 'saluto' [salut.0o] [salut.0o.MOR] Ago saluti; (la vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo okaze de renkonto): saluton! li diris: Saluton, Rabeno, kaj kisis lin [14]; la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn [15]; mi transdonas al vi multe da salutoj de ŝi [16]; li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton [17]; apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj […] ili donis sian lastan saluton [18]. riverenco 14. La Nova Testamento, Mateo 26:4915. La Nova Testamento, Luko 1:4416. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:1418. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo angle: greeting, salute, salutation ~on!: hello!, hi!, how do you do?. beloruse: вітаньне, прывітаньне, зварот (пры сустрэчы) ĉeĥe: znak začátku ĉine: ~on!: 你好 [nǐ hǎo]. france: salutation, salut ~on!: bonjour!, salut!. germane: Gruß, Begrüßung ~on!: Hallo!, Sei gegrüßt!, Grüß dich!. hinde: ~on!: नमस्ते [namastē]. hispane: saludo, salutación, hola ~on!: ¡hola!. hungare: köszöntés, üdvözlés, üdvözlet ~on!: szervusz. indonezie: hormat, salam, salut, sapaan, tabik itale: (il) salutare, saluto ~on!: ciao, salve. japane: 挨拶 [あいさつ], 会釈 [えしゃく], お辞儀 [おじぎ], 敬礼 [けいれい], 表敬 [ひょうけい], 歓迎 [かんげい] katalune: salutació ~on!: hola!. pole: pozdrowienie, salut ~on!: hej!, cześć!, witaj! {sing.}, witajcie! {pl.}, czołem (pot.). ruse: приветствие ~on!: здравствуйте!, здравствуй!, привет!. slovake: znak začiatku svede: hälsning ~on!: hej!, hejsan!, hallå!. ukraine: привіт, вітання salutindaserĉi 'salutinda' [salut.0inda] [salut.0inda.KOMUNE] Kiu indas saluton, kiu estas bonvena, meritas publikan agnoskon: la provo starigi universalan skribon estas salutinda [19]; tio estas tre salutinda kaj ĝojiga [20]; tio estas salutinda evoluo, ĉar tiu produktadmetodo ne poluas [21]. gratulinda 19. R. Corsetti: Facila alfabeto..., 200520. Monato, Franz Kruse: Dikaj kaj glataj21. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas? angle: creditable, deserving acknowledgement beloruse: вітаны france: bienvenu, opportun germane: begrüßenswert hispane: reverenciable indonezie: patut dihormati, patut disalami, patut dipuji katalune: benvingut, meréixer un reconeixement elsalutiserĉi 'elsaluti' [salut.el0i] [salut.el0i.KOMP] Adiaŭi3: vi nun estas elsalutinta [22]; post vizito al la forumo, vi povas elsaluti per klako al Elsaluti en la ĉefa menupanelo [23]. 22. -: Vikilibroj, [vidita en 2013]23. Logging In/eo angle: logout beloruse: выходзіць (з кампутарнай сістэмы, сеткі) ĉine: 結束進程 [jiéshùjìnchéng], 结束进程 [jiéshùjìnchéng], 給出離開的信息 [gěichūlíkāidexìnxī], 给出离开的信息 [gěichūlíkāidexìnxī], 退出登录 [tuìchūdēnglù], 退出登錄 [tuìchūdēnglù] france: fermer la session (info.), se déloguer germane: abmelden, ausloggen hebree: להתנתק (במחשבים) hispane: cerrar sesión hungare: kijelentkezik indonezie: keluar log itale: logout japane: ログアウトする, ログオフする katalune: finalitzar la sessió, tancar la sessió, desconnectar-se nederlande: uitloggen pole: wylogować portugale: desligar o microcomputador ruse: выйти slovake: odhlásiť sa svede: logga ut ensalutiserĉi 'ensaluti' [salut.en0i] [salut.en0i.KOMP] Saluti3: gasto estas ajna persono […], kiu ne ensalutis en la forumon [24] kontribuaĵoj de neensalutintoj (anonimuloj) aperas subskribitaj de la IP-adreso, per kiu la kontribuinto aliris la reton [25]. 24. -: Simple Machines, 201125. Monato, Paul Peeraerts: Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn angle: login beloruse: уваходзіць (у кампутарную сістэму, сетку) ĉine: 登录 [dēnglù], 登錄 [dēnglù], 签入 [qiānrù], 簽入 [qiānrù] france: se connecter germane: sich anmelden, sich einloggen hispane: identificarse (poner usuario y contraseña), iniciar sesión hungare: bejelentkezik indonezie: masuk log itale: login japane: ログインする [ろぐいんする], ログオンする katalune: iniciar la sessió, connectar-se, identificar-se, entrar nederlande: inloggen pole: logować się do systemu ruse: войти svede: logga in intersalutiserĉi 'intersaluti' [salut.inter0i] (ntr) [salut.inter0i.MOR] Saluti unu la alian: ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi Marta ; en kunvenejo aŭ teatro kie ne decas interparolo, oni intersalutas per kapbalanco kaj rideto [26]. 26. Pang Naiying: Kiamaniere ĉinoj intersalutas ĉe renkontiĝo?, El Popola Ĉinio, 1999-08 beloruse: вітацца (паміжсобку) france: se saluer germane: sich gegenseitig begrüßen indonezie: saling memberi hormat, saling memberi salam, saling memberi salut, saling menghormat, saling menghormati, saling menyalam, saling menyalami, saling menyapa, saling menegur sapa, saling bertegur sapa katalune: saludar-se kapsalutoserĉi 'kapsaluto' [salut.kap0o] [salut.kap0o.MOR] Saluto per movo, ordinare klineto de la kapo: ĉe tiuj vortoj ŝi gaje faris kapsaluton al ĉiuj [27]; ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris Marta . 27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“ angle: nod (in greeting) beloruse: ківок (у знак вітаньня) france: signe de tête (salut) germane: ein Gruß mit dem Kopf, Zunicken, hispane: cabezada hungare: (üdvözlő) fejbiccentés indonezie: anggukan hormat itale: cenno del capo (saluto) katalune: capcinada, salutació amb el cap pole: skinięcie głową, ukłon svede: nicka (hälsning) klinsalutoserĉi 'klinsaluto' [salut.klin0o] [salut.klin0o.MOR] Saluto per klino de la busto: li bonvenigis Lemuelon kun multaj profundaj klinsalutoj [28]. riverenco 28. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2a angle: bow (in salutation, reverence) beloruse: паклон (у знак вітаньня), уклон france: salut (en s'inclinant) germane: Verbeugung, Verneigen hispane: reverencia, inclinación hungare: főhajtás, meghajlás indonezie: bungkuk hormat itale: inchino katalune: reverència pole: ukłon, dygnięcie svede: buga sig (som en hälsning) salutnomoserĉi 'salutnomo' [salut.0nomo] [salut.0nomo.KOMP] En komputila sistemo por pluraj uzantoj, la vorto kiun uzanto indikas dum saluto: ĝi precipe entenas ĝeneralajn informojn pri la uzanto (salutnomo, pasvorto, rajtoj, preferoj) [29]. uzantnomokonto 29. Vikipedio, Kuketo angle: username, user name, login name beloruse: імя (карыстальніка кампутарнай сістэмы, сеткі) ĉeĥe: jméno uživatele ĉine: 用戶名 [yònghùmíng], 用户名 [yònghùmíng] france: login, identifiant d'utilisateur (login), nom d'utilisateur (login) germane: Benutzername hispane: nombre de usuario hungare: bejelentkezési név indonezie: nama pengguna itale: login (nome utente) japane: ログイン名 [ログインめい], ログオン名 [ログオンな] katalune: nom d'usuari nederlande: gebruikersnaam okcidentfrise: brûkersnamme pole: nazwa użytkownika, login, nazwa logowania ruse: имя входа в систему slovake: meno používateľa svede: inloggningsnamn, användarnamn administraj notoj