Aldoni tradukojn al ReVo:

sajmiri/o PIV1

sajmirio

serĉi 'sajmirio'
[sajmiri.0o]
[sajmiri.0o.ZOO]
ZOO Vigla simieto el Mez- kaj Sudameriko, sociema, vivanta en arboj, kie ĝi kaptas la insektojn kaj fruktojn, kiujn ĝi manĝas; genro el familio cebedoj (Saimiri): Timberloo II […] estas la dua sajmirio, kiun la kapitano posedis [1]; sajmirioj aŭ sciur-simioj estas […] kaptataj kiel maskoto kaj por medicina esplorado sed [ili] ne estas minacataj [2].
Sciura sajmirio (Saimiri sciureus)
CC-BY-SA-3.0  [3]
1. trad. S. Waldron k. a.: Talismano de Brita Petrolŝipo..., La Verda Drako, 2007-08
2. Vikipedio, Sajmirienoj
3. I, Luc Viatour, propra verko, www.lucnix.be: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Saimiri_sciureus-1_Luc_Viatour.jpg
ĉine:
松鼠猴 [sōngshǔhóu], 鬆鼠猴 [sōngshǔhóu]
france:
saïmiri
germane:
Totenkopfaffe
katalune:
saimiri
latinece:
Saimiri
pole:
sajmiri wiewiórcza
portugale:
macaco-de-cheiro
ukraine:
саймірі, мертва голова (мавпа)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.