*sagac/a UV *sagaca serĉi 'sagaca' [sagac.0a] 1.[sagac.0a.iu] (iu) Spirite akrevida kaj klarjuĝa, singarde elturniĝema, subtile eltrovema: vi perdis la sagacecon, kiun mi admiris en vi [1]; oni ne bezonis esti tre sagaca observanto, por penetri ĝis fundo la dolĉan sekreton [2]; la pika, morda, sagaca ironio de Volter [3]; verŝajne, diros sagaca kritikisto post du mil jaroj, la aŭtoro estis nur dudek-kvinjara, kiam li verkis Kandid [4]. inteligenta, penetrema, saĝa, sprita, subtila 2.[sagac.0a.io] (io) Subtile, lerte eltrovita: neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro [5]; birdoj fajfis sagacajn trilojn Metrop ; ĉio en la ĝardeno de la imperiestro estis aranĝita plej sagace [6]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo5. L.L. Zamenhof: Gentoj kaj Lingvo Internacia, 19116. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo angle: sagacious, astute, shrewd, sharp 2. sophisticated beloruse: праніклівы, празорлівы ĉeĥe: chytrý, vychytralý ĉine: 慧 [huì], 明智 [míngzhì] france: sagace, perspicace germane: scharfsinnig, *spitzfindig 2. ausgeklügelt hungare: éles eszű, leleményes, találékony itale: sagace japane: 明敏な [めいびんな], 賢明な [けんめいな], 巧妙な [こうみょうな], 抜け目のない [ぬけめのない] katalune: sagaç nederlande: schrander, scherpzinnig, vernuftig pole: bystry, przebiegły, przenikliwy, sprytny portugale: sagaz ruse: проницательный, прозорливый slovake: bystrohlavý, bystrý, dôvtipný, prefíkaný, umný, vynaliezavý ukraine: проникливий, прозірливий, прозорливий sagaculoserĉi 'sagaculo' [sagac.0ulo] [sagac.0ulo.KOMUNE] Homo sagaca, bone juĝanta, lerte aganta: „Korvino estas sagaculino, mi ŝin admiras pro ŝia klara juĝkapablo“ [7]; sagaculoj atentigas, ke multe pli da homoj ĉiutage mortas sur niaj stratoj […], sed ĉu oni rajtas argumenti per unu malbono por pravigi alian fatalaĵon Monato ? 7. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984 beloruse: праніклівы чалавек, спрытнюга france: malin (subst.), perspicace (subst.) germane: Scharfsinniger, Schlaumeier, kluger Kopf, Fuchs (Schlaukopf) pole: cwaniak, chytrus administraj notoj