rovers/o PIV1 roversoserĉi 'roverso' [rovers.0o] (malofte) [rovers.0o.TEKS] Refaldo flanke de jaka aŭ alivesta kolumo: Edward […] fiere portis sur sia roverso oran insignon de krokodilo [1]; li ĉiuminute rigardis la roversojn kaj manikajn refaldojn, kaj sin tutan en la spegulo, sentante apartan estimon al si mem [2]; svelta ĉasisto paŝis malsupren sur la deklivo de la monteto, en griza kamizolo kun verdaj roversoj, en ĝisgenuaj botoj, kun sinjoreca ĉasista ekipaĵo [3]. borderaĵo, orlo, pasamento Rim.: Ne konfuzu kun reverso. 1. -: Ĉefa esperanta krokodilo..., Starto 1999:2 (187)2. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)3. K. Mikszáth, trad. J. Horvath: Makulo tre nigra, Inko, 2002 angle: lapel beloruse: штрыфэль (адзеньня), лацкан, кляпа france: revers de col germane: Revers (Kleidung), Aufschlag (Revers) pole: klapa marynarki ruse: лацкан ukraine: лацкан, вилога, закот, одворот (в одязі), закот, одворот (у чоботях) administraj notoj