Romi/o Romioserĉi 'Romio' [romi.0o] [romi.0o.HIS] Antikva ŝtato estiĝinta ĉirkaŭ Romo, unue kiel reĝlando, poste respubliko, poste imperio: kiam la romia imperiestro Tiberio faris iam gramatikan eraron, la gramatikisto Marcelo atentigis lin pri tio [1]; koinê […] fariĝis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta Orienta Romia Imperio kaj el ĝi originas la moderna greka lingvo [2]; la literaturaj idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio estas prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la parolo [3]; la latina […], origine la lingvo de Latio, […] etendiĝis al najbaraj teritorioj, poste superregis la aliajn lingvojn de Italio, kaj fine, portata de la romiaj legioj, konkeris la plej grandan parton de la Okcidenta Mondo [4]; en la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj [5]; iujn sportajn movojn, similajn al la nunaj futbalaj, oni praktikis ankaŭ en antikvaj Ĉinio, Grekio kaj Romio [6]. 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)6. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 18 angle: Ancient Rome beloruse: Старажытны Рым ĉeĥe: Římská říše ĉine: 古罗马 [gǔLuómǎ], 古羅馬 [gǔLuómǎ] france: Rome antique, Empire romain germane: Rom, Altes Rom, Römerreich hispane: Antigua Roma hungare: Róma (ókori állam) japane: ローマ帝国 [ローマていこく] nederlande: het oude Rome pole: Rzym ruse: Древнеримское государство, Древний Рим slovake: Rímska ríša ukraine: Рим, Римська імперія romianoserĉi 'Romiano' [romi.0ano] Civitano aŭ loĝanto de Romio: la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon: – por ni, por vi, Cezaro, patro de la romianoj [7]; tiu tradicio perdiĝis, kiam la romianoj detruis la jerusaleman templon antaŭ dumil jaroj [8]; la romianoj konis tri specojn da proprietaĵoj [9]. 7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 258. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia9. Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, Monato, 2005/11, p. 13 angle: Roman (person from ancient Rome) beloruse: старажытны рымлянін ĉine: 罗马人 [luómǎrén], 羅馬人 [luómǎrén] france: Romain germane: Römer hispane: romano hungare: római nederlande: Romein (inw. v.h. oude Rome) pole: rzymianin ruse: древний римлянин administraj notoj