rendiment/o rendimento serĉi 'rendimento' [rendiment.0o] 1.[rendiment.0o.TEK] Kvociento de utila laboro per elspezita energio: la produktado de elektro per fotovoltaaj ĉeloj provokas kritikojn, pro la alta kostoprezo kaj la malgranda rendimento, ĝi estas efika nur en idealaj cirkonstancoj, kie abundas suno [1]; dum antaŭ kelkaj jaroj neniu dubis pri la utilo de biokarburaĵoj, oni nun ĝenerale konsentas ke ili apenaŭ efikas kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, ĉar ilia produktado postulas tro da energio, foje la rendimento eĉ estas negativa [2]. 2.[rendiment.0o.kapablo] Produktokapablo de rimedo: kampo, maŝino ks: la loĝantoj de la Mekong-delto, ĉe la suda landparto, per du rizrikoltoj ricevas jarajn rendimentojn de 10 ĝis 12 tunoj/ha [3]. enspezo 3.[rendiment.0o.EKON] Profito akirita per kapitalo (valorpapero, investoj) en formo de dividendo, rento ktp: la banko, kiu daŭre havis grandajn gajnojn, nun strebas al rendimento de 25 el propra kapitalo [4]. 1. Monato, Roland Rotsaert: Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?2. Monato, Roland Rotsaert: Manĝi estos pli koste3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 184. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo angle: performance, efficiency 3. yield beloruse: 1. прадукцыйнасьць, каэфіцыент карыснага дзеяньня 2. прадукцыйнасьць 3. даходнасьць, прыбытковасьць, рэнтабельнасьць ĉine: 效率 [xiàolù:], 功效 [gōngxiào], 效益 [xiàoyì], 投資回報 [tóuzīhuíbào], 投资回报 [tóuzīhuíbào], 产量 [chǎnliàng], 產量 [chǎnliàng] france: rendement, efficience germane: 1. Wirkungsgrad 2. Ausbeute, Ertrag 3. Rendite hungare: 1. hatásfok 3. hozam, jövedelmezőség japane: 効率 [こうりつ] pole: efektywność, wydajność portugale: 1. rendimento ruse: 1. отдача, производительность, коэффициент полезного действия 3. доходность, прибыльность, рентабельность ukraine: продуктивність, ефективність rendimenta serĉi 'rendimenta' [rendiment.0a] [rendiment.0a.EKON] Profita: [la] minado ĝis nun ne estis ekonomie rendimenta [5]; la ŝtataj monolitoj estis dispecigitaj kaj disvenditaj al pli rendimentaj privataj kompanioj [6]. 5. Monato, last: Revoj pri skistogaso, 20116. Monato, Paul Gubbins: Forpasis la (in)fera sinjorino, 2013 angle: profitable, efficient beloruse: прадукцыйны, прыбытковы ĉine: 裨 [bì], 有効 [yǒuxiào], 有效 [yǒuxiào], 有利可图 [yǒulìkětú], 有利可圖 [yǒulìkětú] germane: profitabel, effizient pole: sprawny, wydajny ukraine: продуктивний, ефективний altrendimenta serĉi 'altrendimenta' [rendiment.alt0a] Havanta altan rendimenton: [riz]varioj altrendimentaj [7]; patrinoj timis pri la efikoj de altrendimenta kultivado kaj malsanigaj manĝaĵoj por la infanoj [8]. fekunda3, fruktodona 7. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 188. Monato, Marie-Ho: La ekologiaj nutraĵoj de AMAP, 2010 angle: high-yield, lucrative, fruitful beloruse: высокапрадукцыйны, высокапрыбытковы ĉine: 高产 [gāochǎn], 高產 [gāochǎn] germane: ertragreich pole: o wysokiej sprawności administraj notoj