*region/o UV *regiono serĉi 'regiono' [region.0o] 1.[region.0o.land] Parto de lando aŭ de ia spaco karakterizata de specialaj ecoj: monta, apudmara, pariza regiono; tropikaj regionoj; altaj atmosferaj regionoj; la akridoj […] sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso [1]; macoj estu manĝataj […] en la tuta regiono, kiu apartenas al vi [2]; ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj [3]; la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron [4]; limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono [5]; mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio [6]; la regiono de Nilo [7]; ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj, la maroj kaj la teroj de tiuj ĉi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj FK ; ili […] flugis el la malvarmaj regionoj al la varmaj landoj, al liberaj maroj [8]; hejma regiono [9]; montara regiono [10]; malriĉaj mondregionoj [11]; protestantaj regionoj [12]; por ion diri pri la eŭro, oni do analizu la eŭroregionon [13]; en Sovetio ili havis du aŭtonomiajn regionojn: Nord-Osetio ene de Rusio kaj Sud-Osetio kadre de Kartvelio [14]; Eŭropa Unio (EU) estas unu el la plej gravaj ekonomiaj regionoj de la mondo [15]. 2.[region.0o.organik] Parto da organika korpo karakterizata de specialaj ecoj: lumbo — regiono de la korpo, kie finiĝas la dorso kaj komenciĝas la femuroj [16]. 3.[region.0o.fig] (figure) Sfero, kampo de efiko de aferoj prezentanta ian specialan econ: la regiono de la spirito [17]; nenia el tiuj ĉi provoj […] eliris el la regiono de projektoj FK ; ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus tradukata FK ; grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco FK ; ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon [18]; la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio Marta ; en la regiono de lia konateco ekzistis plu neniu, pri kiu li povus svatiĝi [19]; en la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado Marta ; Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco Marta ; senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [20]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:142. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:73. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 13:24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 16:55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 13:236. La Nova Testamento, Galatoj 1:217. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo10. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio11. Maritza Gutiérrez: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 1012. Monato, Garbhan MacAoidh: La Biblio en la gaela lingvo13. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 1414. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo15. Globus: Eŭropa Unio, Monato, 2000/06, p. 1316. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. Vortuzo17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911 afrikanse: streek albane: rajoni amhare: ክልል angle: region arabe: منطقة armene: մարզ azerbajĝane: rayon beloruse: 1. рэгіён, вобласьць, край 2. вобласьць 3. вобласьць (дзейнасьцьі) , сфэра (дзейнасьцьі) bengale: অঞ্চল birme: ဒေသ bosne: regija ĉeĥe: dosah, indikátor, kraj, oblast, obrazovka, rozsah ĉine: 地方 [dìfāng], 地区 [dìqū], 地區 [dìqū], 一带 [yīdài], 一帶 [yīdài], 区 [qū], 區 [qū], 区域 [qūyù], 區域 [qūyù], 地域 [dìyù], 域 [yù] dane: regionen estone: piirkond eŭske: eskualdea filipine: rehiyon france: région galege: rexión germane: 1. Region, Gegend, Gebiet 2. Gegend, Körperregion 3. Sphäre, Gebiet guĝarate: પ્રદેશ haitie: rejyon haŭse: yankin hinde: क्षेत्र hispane: región hungare: 1. térség, régió 2. táj, tájék 3. terület, régió igbe: mpaghara indonezie: daerah, kawasan, region, wilayah irlande: réigiún islande: svæði japane: 地域 [ちいき] jave: wilayah jide: געגנט jorube: ẹkùn kanare: ಪ್ರದೇಶದಲ್ಲಿ kartvele: რეგიონში kazaĥe: аймақ kimre: rhanbarth kirgize: регион kmere: តំបន់ koree: 지역 korsike: righjoni kose: ummandla kroate: regija kurde: herêm latine: regionem latve: rajons laŭe: ພາກພື້ນ litove: regionas makedone: регионот malagase: faritra malaje: rantau malajalame: പ്രദേശം malte: reġjun maorie: rohe marate: प्रदेश monge: cheeb tsam mongole: бүс нутаг nederlande: 1. streek, gebied, regio 2. streek 3. gebied nepale: क्षेत्र njanĝe: m’chigawo okcidentfrise: regio panĝabe: ਇਸ ਖੇਤਰ paŝtue: سیمه pole: 1. region, rejon, okolica 2. rejon, okolica 3. region, rejon, chorągiew (w harcerstwie) ruande: karere ruse: 1. регион, область, край 2. область 3. область, сфера samoe: vāega sinde: علائقي sinhale: කලාපයේ skotgaele: sgìre slovake: kraj, oblasť, územie slovene: okolica somale: gobolka ŝone: nharaunda sote: sebakeng sunde: daerah svahile: kanda taĝike: вилоят taje: ภูมิภาค tamile: பகுதி tatare: Төбәк telugue: ప్రాంతం tibete: ས་ཁུལ་ ukraine: область urdue: خطے uzbeke: mintaqa vjetname: khu zulue: isifunda regionaserĉi 'regiona' [region.0a] Koncernanta nur unu regionon: regiona dialekto, kutimo, gazeto, ekspozicio; servado al regiona komunumo VivZam ; regiona elekto [21]; en Hispanio la socialistoj ne povas regi sen aŭ kontraŭ regionaj partioj, kiuj akiris grandan apogon de elektantoj [22]; aliregiona leganto [23]; mi aŭdas la popolan konversacian irlandan aŭ iun regionan dialekton [24]. provinca 21. Paŭlo Gubbins: Reviviĝas la fantomoj -- de 1944, Monato, 1994/06, p. 1122. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 523. Monato, Probal Daŝgupto: Verki unu por la aliaj24. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14 beloruse: рэгіянальны ĉeĥe: krajový, krajský, oblastní, regionální, územní ĉine: 地区 [dìqū], 地區 [dìqū], 地方 [dìfāng], 区域性 [qūyùxìng], 區域性 [qūyùxìng] france: régional germane: regional hispane: regional hungare: térségi, regionális indonezie: regional, kedaerahan, kewilayahan japane: 地方の [ちほうの], 地域の [ちいきの] nederlande: regionaal, streek- pole: regionalny, rejonowy, okoliczny, chorągwiany (w harcerstwie) ruse: региональный , областной slovake: krajský, oblastný, regionálny ukraine: районний, обласний, реґіональний regionismoserĉi 'regionismo' [region.0ismo] [region.0ismo.POL] Politika aŭ artisma doktrino celanta konservi la apartajn interesojn kaj la diferencigajn trajtojn de ĉiu regiono: [la] balotoj, kvankam liberaj, baziĝas sur regionismo kaj ne sur realigeblaj programoj [25]. 25. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7 beloruse: рэгіяналізм ĉeĥe: regionalizmus france: régionalisme germane: Regionalismus hispane: regionalismo hungare: regionalizmus indonezie: regionalisme japane: 地方主義 [ちほうしゅぎ], 地域主義 [ちいきしゅぎ], リージョナリズム nederlande: regionalisme pole: regionalizm ruse: регионализм slovake: regionalizmus ukraine: реґіоналізм retregionoserĉi 'retregiono' [region.ret0o] La tuto de interretaj adresoj pri kies nomo respondecas unu nomservilo; praktike ĉiuj retadresoj kies du lastaj elementoj estas egalaj apartenas al unu retregiono: mesaĝoj tuj revenos al la spamisto, ĉar la retregiono „kontrauspamilo.be“ ne ekzistas [26]; poste Netfind serĉas la personon en la de vi elektita(j) retregiono(j) [27]; estas kostoj por la ttt-servilo, retregiono, KD- kaj informil-produktado [28]; oftaj ĉefretregionoj estas .com, .org, .de, .su ktp. Rim.: KompLeks difinas kiel retregionojn nur la plej suprajn ŝtupojn de la retnoma hierarĥio. Kiel supernocio por ĉiuj ŝtupoj ĝis la retnomoj registritaj de firmaoj, institucioj kaj privatuloj, ĝi registras la terminon domajno. 26. Paŭl Peeraerts: Trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, 1998/0427. Martin Weichert: Kiel uzi Internet-servojn per retpoŝto28. Retejo en 24 lingvoj popularigas Esperanton, Libera Folio, 2005-05-10 angle: domain ĉefret~o: top level domain. beloruse: дамэн ĉine: 域 [yù] france: réseau germane: Domain (Internet) hungare: tartomány, domain indonezie: ranah, domain ĉefret~o: ranah tingkat teratas, domain tingkat teratas. japane: ドメイン nederlande: domein pole: domena ruse: домен administraj notoj