*rat/o UV *rato serĉi 'rato' [rat.0o] 1.[rat.0o.ZOO] Genro el familio musedoj (Rattus), ronĝulo, pli granda ol muso: estis iom da tritiko, sed la ratoj ĝin eltrovis, kaj neniom restis [1]; eksperimentoj protofazaj por kloni blankan raton[2]; [ili] senbride naskproduktiĝas kvazaŭ ratoj [3]; ne venos rato mem al kato PrV . 2.[rat.0o.simila] Iu ronĝulo kun simila aspekto: aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto [4]; jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas blankaj cignoj Metrop . 3.[rat.0o.FIG] (figure) Insultvorto por homo insida, malbonreputacia, perfidulo ks: malsaĝaj feniciaj ratoj, kiu ŝtelveninte en la reĝan palacon, opinias ĝin sia porka stalo [5]! mi nur por du minutoj eniras […] por diri: tio ĉi devas esti tiel, tio devas esti tiel, kaj tie jam estas oficisto por la skribado, tia rato, tuj komencas per sia plumo tr. tr. kaj skribas kaj skribas [6]. 1. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II2. Peng Jianjun: Kloni grandan pandon, Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 25a3. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Korpogvardia veterano4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria angle: rat beloruse: пацук ĉeĥe: krysa ĉine: 老鼠 [lǎoshǔ], 大鼠 [dàshǔ], 大家鼠 [dàjiāshǔ] france: rat germane: Ratte hispane: rata hungare: patkány japane: クマネズミ, ドブネズミ, ネズミ latinece: 1. Rattus nederlande: rat pole: szczur portugale: rato ruse: крыса slovake: potkan svede: råtta tibete: བྱི་བ་ ukraine: пацюк, щур provrato, kolorrato, hejma rato, laboratoria rato serĉi 'provrato' serĉi 'kolorrato' [rat.prov0o] Raso de rato (Rattus norvegicus forma domestica) kulturata kiel dorlotbesto kaj por bestaj eksperimentoj: kiel prov-ratoj en kaĝo, ili strebas liberigi sin[7]. laboratoria rato premanta pedalon [8]. kobajo2, prieksperimentato hejma ratino PD [9] 7. Marteno Ecott: Inkubo en kubo, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 17a8. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)9. Pemelet (supozata): https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ratte-Vache.jpeg beloruse: пацук дэкаратыўны, пацук лябараторны germane: Laborratte, Farbratte latinece: Rattus norvegicus forma domestica administraj notoj prov~o, kolor~o, hejma ~o, laboratoria ~o: Mankas verkindiko en fonto.