Aldoni tradukojn al ReVo:

radioaktiv/a SPV

radioaktiva

serĉi 'radioaktiva'
[radioaktiv.0a]
[radioaktiv.0a.FIZ]
FIZ Elsendanta radiojn pro disfalado de nukleoj de kelkaj ĥemiaj elementoj: oni konstatis proksime al la albanaj marbordoj malnovajn ŝipaĉojn italajn, ŝarĝitajn per rubaĵoj diversspecaj, inkluzive tiujn kun granda radioaktiva kaj ĥemia danĝero [1]; aranĝo de deponejo de uzita nuklea brulaĵo, la plej danĝera radioaktiva restaĵo, kostus ĉirkaŭ 2,6 miliardojn da eŭroj kaj la konstruado de la centralo inter 2,03 kaj 2,32 miliardojn [2]; la eksplodo estis pli granda ol atendite kaj sur japanajn fiŝkaptistojn falis radioaktivaj cindroj [3]; se iel estiĝas izotopo, kiu ne estas stabila, ĝi disfalos […], dum tiu ĉi disfala procezo ĝi dissendas alfa- aŭ beta-radiojn, alivorte, ĝi estas radioaktiva – aŭ alfe, aŭ bete [4]. VD:radiumo
angle:
radioactive
beloruse:
радыеактыўны
france:
radioactif
germane:
radioaktiv
hispane:
radiactivo
hungare:
radioaktív
japane:
放射能のある [ほうしゃのうのある], 放射性の [ほうしゃせいの]
nederlande:
radioactief
perse:
پرتوزا، رادیواکتیو
pole:
radioaktywny
portugale:
radioativo
ruse:
радиоактивный
ukraine:
радіоактивний

radioaktiveco

serĉi 'radioaktiveco'
[radioaktiv.0eco]
[radioaktiv.0eco.FIZ]
FIZ Kvalito esti radioaktiva: de radioaktiveco estas tri ĉefaj specoj: alfa-radiado, beta-radiado kaj gama-radiado [5]; la radioaktiveco estas tro forta por esplori la staton de la reaktorkernoj [6]; bekerelo estas la mezurunuo de radioaktiveco, el la nomo de la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel, kiu en 1896 hazarde malkovris radioaktivecon [7].
angle:
radioactivity
beloruse:
радыеактыўнасьць
ĉeĥe:
radioaktivita
france:
radioactivité
germane:
Radioaktivität
hispane:
radiactividad
hungare:
radioaktivitás
japane:
放射能 [ほうしゃのう]
nederlande:
radioactiviteit
perse:
پرتوزایی، رادیواکتیویته
pole:
radioaktywność
portugale:
radioatividade
ruse:
радиоактивность
slovake:
rádioaktivita
ukraine:
радіоактивність

administraj notoj