psikedel/a PIV2 psikedelaserĉi 'psikedela' [psikedel.0a] [psikedel.0a.PSI] Rilata al la ŝanĝitaj statoj de la konscio sub influo de drogoj, karakterizitaj i.a. de plenspektraj sensimpresoj kaj forigo de la limo inter la memo kaj ekstera mondo; rilata al arto provanta reprodukti tiajn sensimpresojn: pro la fortegaj psikaj efikoj de la psikedelaj substancoj, aparte la nove malkovrita kaj amase fabrikebla LSD, esploristoj multe uzis ilin por diversaj psikiatriaj celoj [1]; mi depruntis la diskon de amiko kaj miregis: psikedela sperto [2]! (figure) grafika fakulo tamen sendis ampleksan analizon de kelkaj lastatempaj numeroj […]: „haste kaj senorde enŝutitaj artikoloj, manko de rubrikoj kaj […] ripetiĝantaj, psikedelaj kovrilpaĝoj“ [3]. halucina, surrealisma 1. Steve Eichblatt: La historio de psikedelismo en Usono, Usona Esperantisto 2020/52. Monato, Jorge Camacho: Psikedela sperto3. Psikedelaj kovriloj ne ravas fakulon , Libera Folio, 2011-04-29 angle: psychedelic beloruse: псыхадэлічны ĉine: 迷幻 [míhuàn] france: psychédélique germane: psychedelisch administraj notoj