*prun/o UV *pruno serĉi 'pruno' [prun.0o] [prun.0o.KUI] Frukto de prunujo, drupo flava, ruĝa aŭ violkolora, kun bona acideta aŭ dolĉa gusto: plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj [1]; sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi [2]; la deserto estis ĉiam aŭ rabarbo kun kustardo (ovaĵo), aŭ sekaj prunoj kun kustardo (tradicia angla deserto, al kiu la filoj de la angla elito estas alkutimiĝintaj en la tiel nomataj publikaj – t.e. privataj – lernejoj) [3]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara3. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte angle: plum, prune beloruse: сьліва (плод) bulgare: слива ĉeĥe: švestka, švestka (plod) ĉine: 李 [lǐ], 坆 [méi], 李子 [lǐzi] france: prune germane: Pflaume hispane: ciruela hungare: szilva indonezie: prem japane: 西洋すもも [せいようすもも], すもも, プラム katalune: pruna nederlande: pruim perse: آلوزرد، آلوچه، گوجه pole: śliwka portugale: ameixa ruse: слива slovake: slivka (ovocie) turke: erik ukraine: слива prunujo, prunarbo Fab1 serĉi 'prunujo' serĉi 'prunarbo' [prun.0ujo] [prun.0ujo.BOT] Specio de prunuso (Prunus domestica); arbo kulturata pro la fruktoj: ĝardeno, kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon [4]; tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno [5]; krom olivojn, la levensanoj kultivis aŭ rikoltis fruktarbojn: ĉefe vinberujo, figarbo, prunujo kaj ĉeri[z]arbo […] [6]. prunoj ĉe prunujo (Prunus domestica) CC BY-SA 3.0 [7] 4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio6. Vikipedio, Levens7. Yamamaya, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fruits_Prunus_domestica.jpg beloruse: сьліва (дрэва) bulgare: слива (дърво) ĉeĥe: švestka (strom) france: prunier germane: Pflaumenbaum hispane: ciruelo, pruno hungare: szilvafa japane: セイヨウスモモ katalune: prunera latinece: Prunus domestica nederlande: pruimenboom, pruimelaar perse: درخت آلوچه، درخت گوجه pole: śliwa portugale: ameixeira ruse: слива (дерево) slovake: slivka (strom) ukraine: слива (домашня) (дерево) administraj notoj ~ujo, ~arbo : Mankas verkindiko en fonto.