Aldoni tradukojn al ReVo:

1prozodi/o VdE

prozodio

serĉi 'prozodio'
[prozod.0o]
1.
[prozod.0o.POE]
POE Scienco pri la valoro de silaboj en la versoj: Tiun ĉi prozodion mi eĉ rekomendis en „Lingvo Stilo Formo“ ankaŭ al aliaj heksametramuloj [1]. VD:metriko.
2.
[prozod.0o.FON.sistemo]
LIN Sistemo de supersegmentaj ecoj de homa lingvo, t.e. la manieroj dispartigi la parolon kaj kombini la rezultajn partojn (segmentojn), kiaj variado de la tono (melodio), la akcentado (dinamiko), rapidigo aŭ malrapidigo (ritmo), silabado kaj paŭzado: France tiu fiksita ordo (temas pri la loko de la enklitikoj) estas adaptita al la fiksakcenta prozodio, angle ĝi obeas la ĝeneralan SVO-aranĝon [2]; La maŝino konvertas grafemojn en fonemojn, determinas akcentatan silabon, prilaboras la parolsonkodojn uzante la sonsegmentaron kaj la regularon por sonligoj, generas la vicon de la sonsegmentoj, (...) generas intonacion kaj prozodiion, regas la sintezilon. [3]; akcento estas prozodia fenomeno kiu elstarigas silabon en vorto aŭ vorton en frazo [4].
3.
[prozod.0o.FON.scienco]
FON[5] Branĉo de la ĝenerala fonetiko, studanta prozodion.
1. K. Kalocsay: La klasika metriko kaj Esperanto II, la nica literatura revuo, n-ro 4:6
2. S. Pokrovskij: Postparolo al traduko de „Kandido“, En „Kandido, aŭ Optimismo“. Literatura suplemento al LOdE, 2022. p. 133
3. Věra Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Editura Universităţii, Sibiu-Hermannstadt (RO), 1975, ISBN 973-95604-6-8. Ĉap. 6ª.
4. Vikipedio, Akcento
5. Vikipedio, Prozodio
angle:
prosody
beloruse:
прасодыя
ĉeĥe:
prozódie
france:
prosodie
germane:
Prosodie
hungare:
prozódia
japane:
韻律学 [いんりつがく], 作詩法 [さくしほう], 韻律 [いんりつ]
katalune:
prosòdia
nederlande:
prosodie
pole:
prozodia
ruse:
просодия
slovake:
prozódia
ukraine:
просодія, співвідношення складів у вірші

administraj notoj