Aldoni tradukojn al ReVo:

proviant/o Z

provianto

serĉi 'provianto'
[provia.0o]
Manĝaj provizoj, nutraĵkonservoj: li mem rajdas kun sia gvidanto antaŭe, ŝarĝoĉevalo portas kofrojn, tendon kaj provianton, kelke da soldatoj por defendo lin sekvas [1]; (figure) kiel provianton por la vojaĝo, [la Morto] elprenas tiun aŭ tiun bonan faron nian, kaj permesas, ke ĝi iru kun ni, kaj tio povos esti tre plaĉa [2]; panikiĝis multaj homoj, aĉetante antaŭ la eklipso-tago manĝaĵojn kaj alian provianton [3]; ne, diris li laŭte al si mem, mi devas porciumi mian provianton tre zorge [4].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
3. Monato, Gbeglo Koffi/pg: Konfuzo kaj kontraŭdiroj
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Destino de Atrejo
angle:
provisions, rations
beloruse:
правіянт, харч
ĉeĥe:
proviant, zásoba potravin
ĉine:
[liáng], 糧 [liáng], 給養 [jǐyǎng], 给养 [jǐyǎng]
france:
provision, ravitaillement
germane:
Proviant, Wegzehrung
hungare:
élelem (katonai), élelmiszer (katonai)
japane:
食糧 [しょくりょう], 糧食 [りょうしょく], 補給物資 [ほきゅうぶっし]
nederlande:
proviand
pole:
prowiant, wiktuały {pl}
ruse:
провиант, продовольствие
slovake:
proviant, zásoba potravín
ukraine:
провіант, продовольчий запас

provianti

serĉi 'provianti'
[provia.0i]
(tr)
(pri armeo) Havigi provianton; provizumi: necesis atendi la komenciĝon de la 19-a jc kaj la blokado[n] de Brest fare de la angloj, por konvinki Napoleonon la 1-an pri la strategia intereso malbloki Brest-on tra la tero, provianti per nutraĵoj kaj municioj la arsenalojn de Brest [5].
angle:
provision, supply
beloruse:
забясьпечваць харчам
ĉeĥe:
zásobovat
france:
ravitailler, provisionner
germane:
mit Proviant ausstatten
hungare:
élelmez (katonai)
japane:
食糧を補給する [しょくりょうをほきゅうする]
nederlande:
provianderen
pole:
prowiantować, aprowizować
ruse:
снабжать провиантом
slovake:
zásobiť potravinami
ukraine:
забезпечувати продовольством

proviantejo

serĉi 'proviantejo'
[provia.0ejo]
Loko en kiu oni konservas ian kvanton da provianto, da rezervaj manĝaĵoj: li sufiĉe provizis sin ŝtelante el la palacaj proviantejoj [6].
6. J. R. R. Tolkien, trad. C. Gledhill: La Hobito, 2005
beloruse:
харчовы склад
france:
dépense (garde-manger), garde-manger, resserre
pole:
magazyn, skład

proviantisto

serĉi 'proviantisto'
[provia.0isto]
Oficisto kiu prizorgas la proviantadon: la insulo nomiĝis tiel pro la proviantisto Martín García, kiu forpasis surŝipe kaj estis tie surterigita [7].
angle:
supply officer
beloruse:
інтэндант
ĉeĥe:
zásobovatel
france:
ravitailleur, provisionneur
germane:
Proviantmeister
hungare:
élelmező tiszt, GH-s tiszt
japane:
補給係 [ほきゅうかかり], 補給将校 [ほきゅうしょうこう]
pole:
intendent, aprowizator
ruse:
интендант
slovake:
zásobovateľ
ukraine:
інтендант, що займається продовольчим забезпеченням

administraj notoj