*27projekt/o JED *projekto serĉi 'projekto' [projek1.0o] 1.[projek1.0o.intenco] Ideo proponata kiel efektivigota: li faras ĉiam belajn projektojn, kiujn li forgesas la morgaŭon; kiuj estas viaj projektoj por la somero?B intenco, voloRim.: Tiun difinon kaj ekzemplojn mi opinias malbonaj. Laŭ mia lingvosento projekton oni faras ne nur por si mem, sed ankaŭ por la aliaj (kiuj ĝin akceptu), dum planon oni povas fari kaj por sia persona uzo (plano de verkota romano, de feria vojaĝo), kaj por la aliaj. [Sergio Pokrovskij] 2.[projek1.0o.programo] Propono prezentata al instanco aŭ al la publiko kiel plano por efektivigi ideon: projekto de reorganizo de l' esperantistaro; ofte aperas diversaj, rapide bakitaj kaj rapide mortantaj lingvaj projektoj kaj projektetojZ . programo1, plano1 3.[projek1.0o.malneto] Teksto proponata al kompetenta instanco kiel bazo de definitiva decido: projekto de leĝo; la projekton de la Bulonja rezolucio verkis Zamenhof; viajn rimarkigojn pri la normoprojekto sendu al la indikita adreso. malneto 4.[projek1.0o.dosiero] La tuta teĥnika dokumentaro, entenanta precizajn kaj definitivajn decidojn, priskribanta la konstruon de koncerna produkto por la celo de ties realigo, la kostojn kaj la tempolimojn; la desegnaĵoj, la kalkuloj, la klarigoj ktp, necesaj por fabrikado aŭ konstruado: projekto de pontoB ; laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj [1]. 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §25. angle: 3. draft 4. design document, technical specification beloruse: праект ~o de leĝo: законапраект. ĉeĥe: projekt, tvar, úprava, řešení ĉine: 項目 [xiàngmù], 项目 [xiàngmù], 工程 [gōngchéng] france: projet germane: Projekt, Vorhaben hispane: proyecto hungare: tervezet, projekt ~o de leĝo: törvénytervezet. japane: 計画 [けいかく], 企画 [きかく], 案 [つくえ], 草案 [そうあん], 議案 [ぎあん], 設計図 [せっけいず] nederlande: plan, ontwerp, project pole: projekt, zamysł portugale: projeto, projecto rumane: proiect ruse: проект 1. замысел, план ~o de leĝo: законопроект. slovake: konštrukcie, návrh, plán stavby ukraine: проект projektiserĉi 'projekti' [projek1.0i] (tr) 1.[projek1.0i.plani] Intenci fari ion klare difinitan: ĉi tiu serio iasence estas provo ŝtopi la breĉon lasitan por la neplenumo de antaŭmilite projektita „Franca Antologio“ [2]. 2.[projek1.0i.ingxenieri] Fari projekton4: Japanio projektis kaj parte realigis novan grandan insulon surloke de iama Mariana Insularo [3]; la nova stadiono, projektita de Kenzo Tange [4]. 2. Don Harlow: „La Mezepoka Periodo“ de Gaston Waringhien, Berklia Ligilo, majo 1987.3. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 3a, ĉap. 2a.4. L. Stražnickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato angle: 1. plan 2. design beloruse: 1. плянаваць, намервацца 2. праектаваць ĉeĥe: hodlat, navrhovat, projektovat ĉine: 謀 [móu], 谋 [móu], 計劃 [jìhuà], 计划 [jìhuà], 筹划 [chóuhuà], 籌劃 [chóuhuà] france: projeter germane: planen, vorhaben hispane: proyectar hungare: tervezetet készít, megtervez japane: 計画する [けいかくする], 企画する [きかくする], 立案する [りつあんする] nederlande: plannen, ontwerpen pole: projektować, zamyślać rumane: proiecta ruse: 1. замыслить, задумать, планировать 2. проектировать slovake: plán, projektovať, urobiť návrh ukraine: проектувати, висувати проект lingvoprojektoserĉi 'lingvoprojekto' [projek1.lingvo0o] [projek1.lingvo0o.LIN] Prezento de la bazoj de arta lingvo ankoraŭ ne uzata: la studentoj, sen iu ajn antaŭprepariĝo, dum seminaria horo devis skizi la bazon de propra, surloke inventita lingvoprojekto [5]. 5. K. Smidéliuszs: Interlingvistiko vivproksime, en: Studoj pri interlingvistiko. - Kava-Pech, 2001 beloruse: праект мовы france: projet de langue nederlande: taalproject pole: projekt językowy rumane: proiect lingvistic administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.