Aldoni tradukojn al ReVo:

produktiv/a EE

produktiva

serĉi 'produktiva'
[produk1.0a]
1.
[produk1.0a.multa]
Produktema: tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj EE ; la grundo estas malproduktiva pro senĉesa ekspluatado [1].
2.
[produk1.0a.pova]
Produktanta; produktopova: impostoj el produktiva laboro [2]; la ekologia piedsigno estas la produktiva areo, kiun homo bezonas por produkti la varojn, kiujn li konsumas [3].
1. Monato, Sagbadjelou Kokou: Pro pluvo plu
2. Bertil Englund: Elefanto en porcelanbutiko, Monato, 2000/07, p. 4
3. Monato, Roland Rotsaert: Monda akvo fluas en malbonaj direktoj
beloruse:
прадукцыйны, прадуктыўны
ĉeĥe:
produktivní, tvořivý, výkonný
ĉine:
能生产 [néngshēngchǎn], 能生產 [néngshēngchǎn], 多子 [duōzǐ], 多产 [duōchǎn], 多產 [duōchǎn]
france:
productif
germane:
produktiv
hungare:
termelékeny, produktív
japane:
生産的な [せいさんてきな]
nederlande:
productief
pole:
produktywny, twórczy, wydajny
portugale:
produtivo
rumane:
productiv, creativ, efectiv
ruse:
производительный, продуктивный
slovake:
plodný, produktívny
ukraine:
здатний виробляти, продуктивний

produktiveco

serĉi 'produktiveco'
[produk1.0eco]
1.
[produk1.0eco.KOMUNE]
Produktemo: pere de molekula teknologio ĉinaj agronomoj sukcese kulturis novan specon de hibrida rizo, pro ĝia alta produktiveco oni ĝin nomas „superrizo“ [4]; sinsekvaj cikloj de produktiveco kaj malproduktiveco (degenero, perdo) [5]; la produktiveco de la naturo koncerne „geniulojn“ estis limigita [6].
2.
[produk1.0eco.EKON]
EKON La rilato inter produktita kvanto kaj la elspezitaj rimedoj (laborforto, materialkostoj ktp): enkonduko de komunaj normoj ĉe produktokvalito kaj naturprotekto […] ebligos pluan altigon de la specialiĝo en Eŭropo kaj pere de tio pliigos la tuteŭropan produktivecon [7]; post komparo kun la produktivecoj de pluraj ekonomie prosperaj landoj oni konfesas, ke la produktiveco de ĉinaj laboristoj falis dum la sinsekvaj du jaroj [8]; ĉinaj entreprenoj plejparte havas malaltan laborproduktivecon [9]; analizi la kreskon […], strukturajn ŝanĝojn kaj industrian produktivecon en apartaj industrioj [10]. VD:rendimento3, kapacito2.a
angle:
productivity
beloruse:
прадукцыйнасьць, вытворлівасьць
ĉine:
生产力 [shēngchǎnlì], 生產力 [shēngchǎnlì]
france:
productivité
germane:
Produktivität
japane:
生産性 [せいさんせい]
ruse:
производительность

administraj notoj