postfiks/o postfikso serĉi 'postfikso' [postfiks.0o] 1. ↝[postfiks.0o.LIN] Ĉia afikso metata post la radiko, interalie sufikso aŭ finaĵo: participoj, antaŭ- kaj postfiksoj, la prepozicioj kaj mallonga vortlisto kompletigas la strukturajn klarigojn [1]. 2.[postfiks.0o.SCI] Simile al postfikso1, ĉiu el diversaj kromaĵoj (kromsignoj, funkciaj simboloj ktp) metataj post la ĉefa parto de tuto: EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per elektitaj klavoj aŭ per antaŭsignoj/postsignoj (nomataj „prefiksoj“ kaj „postfiksoj“ de Jurio en EK), signoj tajpendaj antaŭ aŭ post C, G, H, J, S kaj U por produkti Esperantajn literojn [2]; tiu notacio nomiĝas postfiksa, ĉar la operacioj staras post la operaciatoj (pli tradicia nomo estas „postmeta operaciskribo“). [3] 1. Franz-Georg Rössler: El svedaj plumoj, Internacia Pedagogia Revuo, 1997:22. Bertilo Wennergren: Esperanto en Vindozo3. Reinhard Fössmeier: Kulturaj aspektoj de komputil-programado, Notoj de kurso farita dum SUS 22 en Hradec Králové (CZ) 2000-06-10/12 beloruse: постфікс nederlande: achtervoegsel pole: końcówka, przyrostek ruse: постфикс administraj notoj ~o : Mankas verkindiko en fonto.