- [portik.0o.ARKI]
en:
Tegmentita galerio,
subportata per kolonoj:
Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono
[1];
oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj
[2];
en la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la
dua flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon
[3];
la antaŭa parto de la portiko jam longe estis kovrita de densa arbetaĵo: nur la
kapiteloj de la kolonoj superstaris la seninterrompan verdaĵon
PatrojFiloj
;
Tra la pordo … oni eniradis en la korton,
ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj
[4]
→ peristilo;
Poncio Pilato … eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de
Herodo la Granda
[5].
arkadaro,
pergolo,
peristilo,
porĉo,
teraso1,
verando
Rim.:
PIV2 ial jene malvastigis la taŭgan difinon el PIV1:
„Porĉo kun alero, ekipita en ambaŭ flankoj per subtenaj kolonoj“.
Tio malakordas kun la tradicio internacia kaj esperanta, kiel
atestas la ĉi-supraj ekzemploj.
[Sergio Pokrovskij]
1.
La Nova Testamento, S. Johano 10:232.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI3.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:394.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 6ª.5.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2ª.6.
Falk2, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:I08_986_Pantheon,_Portikus.jpg