[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Samsenca nedifina numerala pronomo:
pluraj (pluraj homoj) estis vunditaj.
Rim.:
Iuj, iom da insistas pri la nedifiniteco, sed sen aludo
al granda aŭ malgranda nombro. Malmultaj insistas pri la
malgrandeco de la kvanto. Kelkaj insistas pri tio, ke la
montrita nombro, kvankam sufiĉe granda, estas tamen pli malgranda
ol
alia kvanto kaj egalvaloras kiel: ne tre multaj. Pluraj
insistas pri tio, ke la montrita nombro, kvankam ĝi ne estas tre
granda, estas tamen pli granda ol unu, kaj ĝi estas samvalora
kiel:
sufiĉe multaj. Dum la malo de kelkaj estas
neniu,
la malo de pluraj estas unu.