*piz/o *pizo serĉi 'pizo' [piz.0o] 1.[piz.0o.genro] Legomplanto kun globformaj verdaj semgrajnoj; genro el familio fabacoj (Pisum): volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren [1]; [ŝi] rigardis sian malgrandan pizĝardenon, kiu konsistis el la unu sola pizo [2]; mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis ĝin de tie FK ; [ili] semis lupenon, pizon, fazeolon kaj hordeon [3]. botanika tabulo de pizo kultivata (Pisum sativum L.) PD [4] 2.[piz.0o.grajno] Pizosemo, la grajno mem de pizo: fruktoj ŝeletaj: faboj, pizoj, lentoj FK ; tra la dudek matracoj […] ŝi sentis la pizon [5]; li metis unu pizon en la pafilon kaj forpafis ĝin [6]; mi sidis en la sunlumo por senŝeligi pizojn [7]; duetaĝaj lignodomoj, similaj unu al la alia kiel pizoj InfanTorent2 . Pizo (urbo)1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII4. Amédée Masclef, Atlas des plantes de France. 1891: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:88_Pisum_sativum_L.jpg5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo7. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999 angle: green pea beloruse: 1. гарох 2. гарошына bulgare: грах ĉeĥe: hrách ĉine: 青豆 [qīngdòu], 豌豆 [wāndòu] france: petit pois germane: Erbse hinde: 1. मटर [maṭar] hispane: 1. pisum sativum, arvejo, chícharo 2. guisante, chícharo, arveja hungare: 1. borsó 2. borsószem indonezie: 1. ercis, polong japane: エンドウ, えんどう豆 [えんどうまめ] katalune: 1. pesolera 2. pèsol latinece: 1. Pisum nederlande: erwt pole: groch portugale: ervilha ruse: 1. горох 2. горошина slovake: hrach (rastlina) ukraine: горох, горошок (рослина), горох, горошина, горошок (насіння) administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.