pirog/o PVEF pirogoserĉi 'pirogo' [pirog.0o] [pirog.0o.boato] Boato farita el kavigita arbotrunko kun altigitaj flankoj: tri kondamnitoj nove elŝipigitaj, trovinte malnovan pirogon tute difektitan, ne ŝanceliĝis konfidi sian vivon al tiu rompebla marveturilo ChL ; la pirogon remas la edzino, rapidigata de la edzo [1]; meze de la rivero, kun motorgrumblado, la pirogo rapidegas tra la mallumo [2]. kanoto, kanuo fiŝista pirogo, Maquili CC BY-SA 3.0 [3] Rim.: Pirogo estas ankaŭ farĉaĵo. 1. La Ondo de Esperanto, trad. Gbeglo Koffi: Kiam la bestoj estis kiel homoj2. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando3. David Palazón, Tatoli ba Kultura, Tatoli ba Kultura: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Traditional_fishing_Maquili_2.jpg angle: pirogue beloruse: пірога ĉeĥe: pirožka germane: Piroge, Einbaum hungare: bödöncsónak, piroga japane: 丸木舟 [まるきぶね] nederlande: prauw portugale: piroga, canoa ruse: пирога slovake: indiánske kanoe, piroga ukraine: піроґа, пиріг administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.