*perdrik/o UV *perdriko serĉi 'perdriko' [perdrik.0o] Genro el la familio fazanedoj (Perdix), sovaĝa birdo kun bongusta viando: oni postkuras perdrikon en la montoj [1]; perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis, tia estas tiu, kiu akiras riĉecon per rimedoj maljustaj: en la mezo de sia vivo li ĝin perdos, kaj en la fino li restos malsaĝulo [2]; ni havas perdrikojn, junajn anserinojn, fiŝojn freŝajn el la rivero, bonegan kapreolan rostaĵon [3]; kiom da kokinaj ovoj li ricevos por sep perdrikoj [4]? Griza perdriko (Perdix perdix), ĉe Dublino, Irlando CC BY 2.0 [5] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 26:202. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:113. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX5. David Galavan: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Perdix_perdix_Turvey_1.jpg angle: partridge beloruse: курапатка bretone: klujar ĉeĥe: koroptev, koroptev polní ĉine: 鴣 [gū], 鸪 [gū], 鷓 [zhè], 鹧 [zhè] france: perdrix germane: Rebhuhn hungare: fogoly (madár) japane: ヤマウズラ, イワシャコ latinece: Perdix nederlande: patrijs pole: kuropatwa portugale: perdiz ruse: куропатка slovake: jarabica ukraine: куріпка administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.