- [pelargoni.0o.BOT]
-
Herba aŭ arbeta vegetaĵo kun dikaj folioj,
brilaj floroj, tuberaj radikoj, ofte kultivata;
genro el
familio geraniacoj
(Pelargonium) plimulte
devena de la Flora Regiono de Kabo en Sudafriko:
kiel feliĉaj estas ĉi tiuj Ĝardenaj Floroj –
suspiris la Pelargonio fermita
en fenestro –, ili ricevas la ĝuindan aeron matenan
[1].
Rim.:
Pelargonioj estis unue asignitaj al la genro geranio, poste distingitaj. Tial
ili restas ofte nomataj geranioj en komuna lingvo.
1.
J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002