*7Pariz/o PIV1 *Parizo serĉi 'Parizo' [pariz.0o] [pariz.0o.SNC] Ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francujo ĉe la bordoj de la rivero Sejno, nordcentre de la lando: morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [1]; scienculoj […] naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo [2]; fervojoj ligas Kopenhagon kun […] Parizo, Londono, Vieno, Neapolo [3]; mi vidis vin, civito, en Parizo, sur Triumfa Arko FdO ; la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914 VivZam ; eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo PrV ; kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas PrV . 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 282. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico angle: Paris beloruse: Парыж ĉine: 巴黎 [Bālí] france: Paris germane: Paris hispane: París itale: Parigi japane: パリ [ぱり] nederlande: Parijs pole: Paryż ukraine: Париж (столиця) *parizano serĉi 'Parizano' [pariz.0ano] [pariz.0ano.popolano] Loĝanto de Parizo: la Parizanoj estas gajaj homoj [4]; la loĝantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la loĝanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aŭ la Parizano la Holandanon FK ; parizano Marc Bavant […] okupiĝas sufiĉe multe pri leksikografio kaj instruado de Esperanto [5]; tiuj ĉi dandoj, nomataj ankaŭ „parizanoj”, ĉar ili pasigis tempon en la franca ĉefurbo Parizo, sin vestas per luksaj vestaĵoj, eĉ frakoj [6]. 4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 375. Boris Kolker: Revivinta Fundamento, Monato, 2003/12, p. 276. Jean-Louis Madzella/pg: La stilo estas la homo, Monato, 2006/10, p. 12 angle: Parisian beloruse: парыжанін ĉine: 巴黎人 [bālírén] france: Parisien germane: Pariser hispane: parisiense itale: parigino nederlande: Parijzenaar pole: paryżanin parizaninoserĉi 'Parizanino' [pariz.0anino] [pariz.0anino.popolanino] Loĝantino de Parizo: li ŝuldas promesplenumon al la parizanino [7]; septembra blago: la bela enpikita ŝika parizanino [8]. 7. Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo, Monato, 2015/11, p. 248. Septembra blago, le blog pauledouard beloruse: парыжанка germane: Pariserin nederlande: Parisienne administraj notoj