*parazit/o UV *parazito serĉi 'parazito' [parazi.0o] 1.[parazi.0o.EKOL] Besto aŭ vegetaĵo, kiu vivas sur aŭ en alia estaĵo, sin nutrante per ĝiaj sukoj: visko estas parazito de kverko kaj pulo de homo; ŝi malkovris malgrandan paketon [da] arsenoza acido […] por ĝin surŝuteti sur siajn kolektojn, kaj tiamaniere detrui la parazitojn, kiuj povus ilin difekti [1]; tenioj ekzistas en la tuta mondo kaj estas la plej oftaj parazitoj [2]; Kagan esploris plej diversajn hipotezojn […] neniu infekto, ĉu bakteria, ĉu virusa, neniu kancero, neniu parazita malsano [3]. 2.[parazi.0o.FIG] (figure) Nenifarulo, kiu vivas koste de aliaj homoj, profitas de ilia laboro, manĝas konstante ĉe fremda tablo a.s.: ili ŝiris kaj ne ĉesis, laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn [4]; vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto [5]; vanta homo amas esti ĉirkaŭita de parazitetoj kaj flatistoj [6]; per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, […] ili rabis niajn klientojn, nature, mi forte batalis kontraŭ tiu parazita vendmaniero [7]. 1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Granda Eta Mondo3. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Ne nur tamtamado4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:165. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 38. Du Botoj Faras Paron. angle: parasite 2. freeloader beloruse: паразыт bretone: 1. arvevad 2. suner ĉeĥe: parazit, příživník ĉine: 寄生虫 [jìshēngchóng], 寄生蟲 [jìshēngchóng], 寄生者 [jìshēngzhě], 寄生物 [jìshēngwù], 淸客 [qīngkè], 清客 [qīngkè] france: 1. parasite 2. exploiteur, parasite (fig.) germane: Parasit, Schmarotzer hispane: parásito hungare: élősködő, parazita, élősdi japane: 食客 [しょっかく], 居候 [いそうろう], 寄生生物 [きせいせいぶつ], 寄生虫 [きせいちゅう] katalune: paràsit nederlande: parasiet pole: darmozjad, pasożyt 1. pasożyt portugale: parasita ruse: паразит slovake: cudzopasník, príživník svede: parasit ukraine: паразит parazitiserĉi 'paraziti' [parazi.0i] (x) 1.[parazi.0i.EKOL] Vivi parazite ĉe alia vivulo: oni memoru ankaŭ la viskon […], kiu iumaniere kvazaŭgreftiĝas, sur la arboj genetike tre malproksimaj, kiujn ĝi parazitas [8]; el la iksodoj ĝenerale la ŝildhavaj Ixodidae parazitas en reptilioj, malpli ofte en amfibioj [9]. 2.[parazi.0i.FIG] (figure) Vivi parazite je kostoj de aliaj homoj: ĉiuj […] laŭ li, nur parazitas en la bienoj kaj ŝajnigas nur la kantkapablon, por ricevi okazon por ekkapti delikataĵojn kaj gluton da vino [10]; tiuj, kiuj parazitas ĉe siaj mezklasaj gepatroj, ankoraŭ pensas, ke ili apartenas al la meza klaso, sed tio estas iluzio [11]. 8. C. Roux: Greftado, La Domo, 1997-01 (13)9. U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs: Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 200010. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Eyvind Johnson11. Monato, Hori Jasuo: Studentoj studadas, 2005 angle: leech (off of), freeload beloruse: паразытаваць bretone: bevañ diwar-goust, sunata ĉeĥe: cizopasit, parazitovat, přiživovat se, žít příživnicky ĉine: 蹭 [cèng] france: parasiter germane: parasitieren, schmarotzen hispane: parasitar hungare: élősködik japane: 寄食する [よしょくする], 寄生する [きせいする] nederlande: parasiteren pole: pasożytować portugale: parasitar ruse: паразитировать slovake: cudzopasiť, priživovať sa ukraine: паразитувати, жити паразитом parazitato serĉi 'parazitato' [parazi.0ato] [parazi.0ato.EKOL] Vivulo sur aŭ en kiu vivas parazito; gastiganto: vundoj […] pro batalo inter la parazito kaj la parazitato, ofte iĝas pli-malpli tuberoformaj [12]. 12. Plena Ilustrita Vortaro, artikolo „kancero“ beloruse: гаспадар (паразыта) france: hôte (d'un parasite) germane: Wirt (eines Parasiten) parazitismo, paraziteco serĉi 'parazitismo' serĉi 'paraziteco' [parazi.0ismo] [parazi.0ismo.EKOL] Parazita vivmaniero: la sudamerika heteroneto […] adaptiĝis al konstanta parazitismo ĉe aliaj naĝantoj – laroj kaj akvolaroj [13]. 13. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a beloruse: паразытызм ĉeĥe: příživnictví ĉine: 寄生 [jìshēng] france: parasitisme germane: Parasitismus, Schmarotzertum hispane: parasitismo japane: 寄食 [きしょく], 寄生 [きせい] slovake: príživníctvo ukraine: паразитизм ekstera parazito serĉi 'ekstera parazito' [parazi.ekstera_0o] [parazi.ekstera_0o.EKOL] Parazito vivanta ekstere de la korpo de la gastiganto: je la preferataj korporegionoj de eksteraj parazitoj la felo estu kuspe premkovrata per la gluflanko de […] glueca bendo [14]. 14. U. Zillmann kaj F. Mutschmann, trad. R. Sachs: Kompendio de la plej gravaj parazitoj ĉe malgrandaj kaj laboratoriaj bestoj, Scienca Revuo, kromkajero, 2000 beloruse: эктапаразыт france: ectoparasite germane: Ektoparasit, Außenparasit interna parazito serĉi 'interna parazito' [parazi.interna_0o] [parazi.interna_0o.EKOL] Parazito vivanta en la korpo de la gastiganto: kiel aliaj kantobirdoj [kantoturdo] estas atakata de eksteraj kaj internaj parazitoj kaj estas predata de katoj kaj rabobirdoj [15]; 15. Vikipedio, Kantoturdo, 2020-02-19 beloruse: эндапаразыт france: endoparasite germane: Endoparasit, Innenparasit administraj notoj ~ato : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.