*papav/o *papavo serĉi 'papavo' [papav.0o] en: 1.[papav.0o.BOT] en: Genro el papavacoj (Papaver), kun belaj floroj; el la lakteca suko de dormopapavo (aŭ Blua papavo) oni produktas opion kaj la semoj liveras bonan manĝeblan oleon: grandaj papavofloroj kaj peonioj [1]; tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo [2]; germanaj trupoj en Afganio havas taskon sekurigi la regionon, kie regas narkotaĵ-baronoj, sed ili ne rajtas detrui papavokampojn por tiel malhelpi produktadon de opio – absurda komisio [3]. 2.[papav.0o.KUI] en: La semgrajnoj de dormopapavo (Papaver somniferum), uzataj en kuirejo ekz. kiel aldonaĵo al kuko aŭ kiel surŝutaĵo por dolĉaĵoj: ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de lotuso, ĝiaj grajnoj estas kiel la papavo, la radikoj ― ne tre bongustaj [4]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj3. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII angle: poppy beloruse: мак bretone: rozenn-voc'h bulgare: мак ĉeĥe: mák france: pavot germane: Mohn 2. Backmohn hungare: mák japane: ケシ, ポピー latinece: 1. Papaver nederlande: papaver pole: mak portugale: papoula, dormideira ruse: мак slovake: mak ukraine: мак papavetoserĉi 'papaveto' [papav.0eto] en: Specio de papavo (Papaver rhoeas), kun skarlataj floroj, tre ofta en grenkampoj: papaveto […] iĝis simbolo de mortintaj soldatoj el la Unua Mondmilito [5]. floro 5. Vikipedio, Papaveto angle: corn poppy, field poppy, red poppy, Flanders poppy beloruse: відук bretone: rozenn-aer bulgare: полски мак ĉeĥe: mák vlčí france: coquelicot germane: Klatschmohn hungare: pipacs japane: ヒナゲシ latinece: Papaver rhoeas nederlande: klaproos pole: mak polny ruse: мак-самосейка slovake: divý mak, vlčí mak ukraine: мак дикий administraj notoj ~eto: Mankas dua fontindiko.