-oz SPV -ozserĉi '-oz' Wikipedia AV Majstro Lernu ViVo Wiktionary Tatoeba [oz.0] (sufikso)(malofte) 1.[oz.0.KOMUNE] Sufikso neoficiala kun la signifo „riĉa je, plena je, havanta multe da ...“: tuj aliris juna ridetanta muskoloza kampulo en nova surtuto kun larĝa verda zono [1]; kaj vi, paĉjo, ankaŭ estas bela, nur haroza! Metrop ; lia maljuna frunto estas sulketita kaj nodoza [2]; gisaĵo, poroza, plej ofte fendita kaj etvalora [3]; kelkaj ĉukĉoj ... prenis la malsanulon kaj veturigis lin for en la patrinan sinon de la misteroza Tundro [4]; terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo... [5]; malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj... Metrop ; ni sidiĝis rekte sur sablozan teron [6]. Rim.: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -oz/ per la sufiksecaj radikoj -riĉ/, -plen/, -hav/: haroza = harplena, ŝtonoza = ŝtonriĉa, misteroza = misterhava. 2.[oz.0.KEM] Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn de oksidoj kaj saloj de pli malsupera valento (parolante pri metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj): feroza sulfato; kuproza sulfato. -ik 1. L. Tolstoj, trad. V. Sapoĵnikov: Resurekto, Parto 1ª, ĉap. 15ªLa Ondo de Esperanto2. J. R. R. Tolkien, trad. W. Auld: La du turegoj, Libro 3ª, ĉap. 4ª3. trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 19504. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La neatendita bombeksplodo5. V. Vinař: La skandalo pro Jozefo, 19816. V. Glazunov: La sfinkso de Steplando, 1988 angle: 1. -ful (full of) 2. -ous (Roman numeral I) france: 1. -eux (abondant en...), -u (abondant en...) germane: 1. reich an ... hungare: 1. -tartalmú, -dús, -ban gazdag portugale: 1. -oso (ô), -osa (ô) ruse: 1. -атый (обильный чем-л.), -истый (обильный чем-л.) administraj notoj