-ik
(neoficiala sufikso)
(malofte) Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn:
(malofte) Sufikso neoficiala, uzata por formi nomojn:
- 1.
-
de arto, teĥniko aŭ scienco:
- a)
-
el la nomo de la respektiva fakulo:
poetiko, stilistiko, gimnastiko, ĵurnalistiko;
doktoro pri modernaj lingvoj kaj beletristiko
[1].
Rim.: Pli facile komprenebla estas la anstataŭigo de -ik/ per la sufiksecaj radikoj -art/, -scienc/, -teĥnik/: poetiko = poetarto.
- b)
-
el la nomo de la koncerna temo:
elektroniko, komputiko, metriko, metodiko,
robotiko, simboliko;
aplika matematiko estas branĉo de matematiko kiu uzas la matematikajn metodojn
por solvi problemojn el aliaj sciencoj, kiel fiziko, kemio, ekonomio,
komputiko kaj statistiko
[2].
Rim.: Tiu dua rimedo estas la pli rekomendinda.
Rim.: „-ik“ similas al pseŭdosufikso.
PMEG ― Neoficiala sufikso IK - 2.
- de oksidoj kaj saloj de pli supera valento (parolante pri metalo, donanta du seriojn kaj de oksidoj kaj de saloj): ferika sulfato, kuprika sulfato; kuprika hidroksido [3]; acetovanilono estigas intensan blu-violan koloron kiam traktita per ferika klorido [4]. -oz
- angle:
- 2. -ic (Roman numeral II)
- france:
- 1. -ique