ortocentr/o ortocentro ↝ serĉi 'ortocentro' [ortoce.0o] [1] (de triangulo) La komuna punkto de ĝiaj tri altoj: ni precizigu la premisojn por triangulo: […] sin kovras la ortocentro kaj la centro de la enskribita cirklo [2]. altocentroRim.: En PIV1 oni prezentas tiun vorton kiel kunmetaĵon de „ort“ kaj „centr“, kio aspektas tre dubinde, se konsideri la signifon. En PIV2 ĉi-sence troveblas termino „altocentro“, kio ja estas pli-malpli pravigebla kunmetaĵo („rimarkinda punkto [de triangulo, estigita de ĝiaj] altoj“), tamen sufiĉe tordita rilate al la teoria senco („centro iel rilatanta kun alt(ec)o“) kaj senutila. Ni preferas konservi la tradician terminon, konsiderante ĝin nekunmetita. Notindas, ke apud „altocentro“ la sama verko konservas ankaŭ „ortocentro“, sed kun alia senco (intersekco de la mezortantoj), kiun sencoŝanĝon ni ne opinias facile pravigebla. 1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 272. Jan Gorowski k.a.: Karakterizaj ecoj de la egallateraj trianguloj angle: orthocenter beloruse: артацэнтр ĉeĥe: ortocentrum průsečík výšek v trojúhelníku france: orthocentre germane: Höhenpunkt, Orthozentrum hispane: ortocentro hungare: magassági pont (háromszög), ortocentrum katalune: ortocentre nederlande: orthocentrum, hoogtepunt (v.e.driehoek) pole: ortocentrum portugale: ortocentro ruse: ортоцентр slovake: ortocentrum, priesečník výšok v trojuholníku administraj notoj