Aldoni tradukojn al ReVo:

orcin/o PIV1

orcino

serĉi 'orcino'
[orcin.0o]
1.
[orcin.0o.ZOO]
ZOO Genro el familio delfenedoj (Orcinus), de kiu orko estas la ununura vivanta specio: Granda orcino [1].
fosilio de elmortinta orcino (Orcinus citoniensis)
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
[orcin.0o.orko]
Orko: orcinoj aŭ orkoj estas tre efikaj kaj inteligentaj predantoj [3].
Rim.: En scienca uzado, orcino estus taŭga, kiam oni parolas pri kaj orkoj kaj la kelkaj fosiliaj specioj parencaj al ili kune kiel grupo, kaj orko estus taŭga kiam oni parolas specife pri la sola nuntempe vivanta specio. En nescienca uzado, ambaŭ orko kaj orcino estas fojfoje uzataj, sinonime. La formo orko estas pli internacia („orca“ aŭ simila formo aperas en multaj lingvoj), sed kelkaj preferas uzi la formon orcino por eviti homonimecon kun Orko, la romia dio de la infero.
angle:
[orcin.0o.RIM]
2. killer whale, orca
ĉine:
2. 虎鯨 [hǔjīng], 虎鲸 [hǔjīng], 逆戟鯨 [nìjǐjīng], 逆戟鲸 [nìjǐjīng], 杀人鲸 [shārénjīng], 殺人鯨 [shārénjīng]
france:
2. orque, épaulard
germane:
1. Schwertwal 2. Großer Schwertwal, Orca
hispane:
2. orca
itale:
2. orca
latinece:
1. Orcinus
nederlande:
2. orka, zwaardwalvis
pole:
2. orka, miecznik
portugale:
2. orca
ruse:
2. косатка
ukraine:
косатка

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.